Salpinkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salpinctes)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Roksalpinkto
Roksalpinkto
Roksalpinkto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Salpinctes
Specio: S. obsoletus
Salpinctes obsoletus
(Say, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Salpinkto, laŭ la genro, aŭ Roksalpinkto laŭ la specio (Salpinctes obsoletus) estas malgranda kantobirdo de la familio de trogloditedoj. Ĝi estas la ununura specio de la genro Salpinctes.

Plenkreskuloj estas 12 cm longaj kaj havas grizbrunajn suprajn partojn kun malgrandaj nigraj kaj blankaj punktoj kaj palgrizajn subajn partojn kun helbruna pugo. Ili havas helgrizan linion superokulan, longan iom kurvecan maldikan bekon, longan striecan voston kaj malhelajn gambojn.

La reprodukta habitato estas sekaj rokejoj, inklude kanjonojn, el sudokcidenta Kanado suden al Kostariko. Tiu birdo konstruas tasforman neston en fendo aŭ kavaĵo, kutime inter rokoj.

Tiuj estas konstantaj loĝantaj birdoj en la sudo de sia teritorio, sed nordaj populacioj migras al pli varmaj areoj el centra Usono kaj sudokcidenta Kanado suden. Ili estas eventualaj vagantoj en orienta Usono.

Tiuj birdoj aktive ĉasas surgrunde, ĉirkaŭ kaj sub objektoj, plukante per siaj bekoj kiel elprena ilo. Ili ĉefe manĝas insektojn kaj araneojn.

La kanto de tiu birdo estas trilado, kaj iĝas pli varia dum la reprodukta sezono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]