Salticedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saltaraneo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salticedoj
Maskla plenkreskulo de Phidippus audax
Maskla plenkreskulo de Phidippus audax
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Salticedoj Salticidae
Blackwall, 1841
Diverseco
pli ol 500 genroj kaj pli ol 5000 specioj
Genroj

(latine)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

SalticedojSalticidae, populare konataj kiel saltaraneoj, kiuj enhavas ĉirkaŭ 600 priskribitajn genrojn kaj pli ol 5800 priskribitajn speciojn de araneuloj,[1] kio faras ke ĝi estas la plej granda familio de araneoj kun ĉirkaŭ 13% el ĉiuj specioj.[2] Saltaraneoj havas ion el la plej bona vidkapablo inter artropodoj kaj uzas ĝin en pariĝado, ĉasado kaj navigado. Kvankam ili normale moviĝas trankvile kaj tre malrapide, plej specioj estas kapablaj por tre lertaj saltoj, ĉefe dum ĉasado, sed foje kiel reago al subitaj minacoj aŭ trapaso de longaj spacoj. Kaj ties folipulmoj kaj trakea sistemo estas bone disvolvigitaj, kaj ili uzas ambaŭ sistemojn (dumaniera spirado). Saltaraneoj estas ĝenerale agnoskitaj pro sia okulmodelo. Ĉiuj saltaraneoj havas kvar parojn de okuloj, el kiuj la antaŭa meza paro estas partikulare granda.

Saltaraneo vidita en Ĉenajo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de saltaraneoj estis bone reviziita en 2015. La familio estas nune dividata en sep subfamilioj (listitaj el plej al malplej bazaj):[3]

  • OnomastinaeOnomastenoj Maddison, 2015 – 1 genro, 12 specioj
  • AsemoneinaeAsemoneenoj Maddison, 2015 – 5 genroj, 38 specioj
  • LyssomaninaeLisomanenoj Blackwall, 1877 – 2 genroj, 92 specioj
  • SpartaeinaeSpartenoj Wanless, 1984 – 29 genroj, 165 specioj
  • EupoinaeEŭpoenoj Maddison, 2015 – 3 genroj, 34 specioj
  • HisponinaeHisponenoj Simon, 1901 – 9 genroj, 53 specioj
  • SalticinaeSalticenoj Blackwall, 1841 – 538 genroj, 5379 specioj

El tiuj subfamilioj, Salticenoj estas pro multo la plej granda, enhavanta ĉirkaŭ 90% el la konataj specioj de saltaraneoj.[3]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Saltaraneoj loĝas en vario de habitatoj. Tropikaj arbaroj por plej specioj, sed ili troviĝas ankaŭ en moderklimataj arbaroj, arbustaroj, dezertoj, intertajdaj zonoj, kaj montaraj regionoj. Euophrys omnisuperstes estas la specio registrita kiel kolektita je plej alta loko, sur la deklivoj de la Monto Everesto.[4]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kamufla specio de la genro Menemerus kun kaptita masklo de formiko.

Kvankam saltaraneoj estas ĝenerale karnovoraj, oni konas multajn speciojn kiuj inkludas nektaron en sia manĝo,[5] kaj unu specio, Bagheera kiplingi, manĝas ĉefe plantomaterialon.[6] Oni konas neniun kiu manĝas semojn aŭ fruktojn. Eksterfloraj nektarejoj en plantoj, kiaj ĉe Chamaecrista fasciculata, havigas al saltaraneoj per nektaro; la planto profitas ĉar la araneoj predas ajnajn plagojn kiujn ili trovas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maddison, Wayne P. (November 2015). "A phylogenetic classification of jumping spiders (Araneae: Salticidae)". Journal of Arachnology. 43 (3): 231–292. doi:10.1636/arac-43-03-231-292.
  2. Peng, Xian-Jin; Tso, I-Min & Li, Shu-Qiang (2002). "Five New and Four Newly Recorded Species of Jumping Spiders from Taiwan (Araneae: Salticidae)" (PDF). Zoological Studies. 41 (1): 1–12. [zoolstud.sinica.edu.tw/Journals/41.1/1.pdf] Alirita la 3an de Aprilo 2017.
  3. 3,0 3,1 Maddison
  4. Wanless, F. R. (1975). "Spiders of the family Salticidae from the upper slopes of Everest and Makalu". Bulletin of the British Arachnological Society. 3 (5): 132–136.
  5. (2001) “Jumping spiders (Araneae: Salticidae) that feed on nectar”, Journal of Zoology, London 255, p. 25–29. doi:10.1017/S095283690100108X.  Arkivigite je 2009-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Milius, Susan. Vegetarian Spider. Science News (30a de Aŭgusto 2008). Alirita 9a de Aprilo 2009.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vasilevsky, M. (2012). "A Classical Taxonomic Guide to Identifying Fifty Unique North American Jumping Spiders". Lulu.
  • Kaston, B.J. (1953). How to Know the Spiders, Dubuque, Iowa.
  • Forster, L.M. (1982). "Vision and prey-catching strategies in jumping spiders". American Scientist. 70: 165–175.
  • Jackson, R.R. (1982). The behavior of communicating in jumping spiders (Salticidae). In P. Witt and J. Rovner (eds). Spider Communication Mechanisms and Ecological Significance, p. 213–247. Princeton, New Jersey.
  • Jackman, John A. (1997). A Field Guide to Spiders & Scorpions of Texas. Gulf Publishing Company. Houston, Texas. p. 127.
  • Nakamura, T.; Yamashita, S. (2000). "Learning and discrimination of colored papers in jumping spiders (Araneae, Salticidae)". Journal of Comparative Physiology A. 186: 897–201. doi:10.1007/s003590000143.
  • Elias, D.O.; Mason, A.C.; Maddison, W.P.; Hoy, R.R. (2003). "Seismic signals in a courting male jumping spider (Araneae: Salticidae)". Journal of Experimental Biology. 206: 4029–4039. doi:10.1242/jeb.00634. PMID 14555743.
  • Lim, M.L.M.; Li, D. (2005). "Extreme ultraviolet sexual dimorphism in jumping spiders (Araneae: Salticidae)". Biological Journal of the Linnean Society. 89: 397–406. doi:10.1111/j.1095-8312.2006.00704.x.