Salto Ángel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salto Angel)
Akvofalo de Angel
hispane: Salto Angel
akvofalo
Akvofaloj de Angel
Lando Venezuelo Venezuelo
Ŝtato Bolivaro (ŝtato) Venezuelo
Naciaj parkoj Nacia Parko Canaima Venezuelo
Tipo de akvofalo Libere falanta
Rivero Río Kerep (aŭ Gauja)
Situo Salto Angel
 - koordinatoj 5° 58′ 03″ N 62° 32′ 08″ U / 5.96750 °N, 62.53556 °U / 5.96750; -62.53556 (mapo)
Alteco 979 m
Malkovrinto Ernesto Sánchez la Cruz Jimmie Angel remalkovris ĝin en 1933
 - dato 1912
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Angel Falls

La Salto Angel (laŭ Jimmie Angel, kiu ĝin remalkovris), kiu troviĝas en la sudoriento de Venezuelo estas kun alteco de 978 metroj (plej alta ŝtupo 805 m) la plej alta akvofalo de la mondo. Ĉe la aborigenoj la akvofalo havas la nomon Kerekupai-Merú, kiu signifas Falo de la akvo ĝis la plej profunda loko en la pemona lingvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La akvofalo estas parto de la tiel nomata Gran Sabana; altebenaĵo de ĉ. 450.000 km². Ĝi estas parto de la Nacia Parko Canaima en la venezuela subŝtato Bolivaro. La akvofalo situas je 5 gradoj, 58 minutoj kaj 2 sekundoj norda latitudo kaj 62 gradoj, 31 minutoj 48 sekundoj okcidenta longitudo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La venezuelano Ernesto Sánchez la Cruz malkovris la akvofalon kiel unua, sed ĝi famiĝis nur post la remalkovro de la usona piloto Jimmie Angel (1899 - 1956). Pro tio venas la nomo "Salto Angel".

Turismo[redakti | redakti fonton]

Oni atingas la akvofalojn nur per minimume unutaga vojaĝo de Canaima. Tamen la falo apartenas al la plej ofte vizitataj vidindaĵoj de Venezuelo. Plej interesa estas la vizito dum la pluva sezono.