Saluton! Esperanto aŭtodidakte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Saluton! Esperanto aŭtodidakte
Aŭtoro Audrey Childs-Mee
Eldonjaro 1983
Urbo Roterdamo
Eldoninto UEA
Paĝoj 194+40
ISBN 92 9017 050 6
vdr

Saluton! Esperanto aŭtodidakte estas libro de Audrey Childs-Mee, publikigita de UEA en 1983. La rekta metodo estas uzata en tiu ĉi libro. La libro tre bone vendiĝis kaj jam aperis la sepa eldono. En la komenco de 2014, kun aprobo de UEA, estis lanĉita Interreta versio de la libro, prilaborita de la brazila esperantisto Ismael Ávila.

Al la jam riĉa enhavo de la presita metodo aldoniĝis voĉoj, koloroj kaj aŭtomata korektado de la ekzercoj. La interreta versio estas jam uzata de lernantoj en ĉiuj kontinentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]