Salvador Dalí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Dalí kaj la patrinonomo estas Domènech
Salvador Dalí
Naskiĝo 11-a de majo 1904
en Figueres, Katalunio (Hispanio)
Morto 23-a de januaro 1989
en Figueres, Katalunio (Hispanio)
Nacieco hispano
Sukcesis kiel pentristo
Artista celigo Superrealismo
vdr

Salvador Dalí i Domènech (naskiĝis la 11-an de majo 1904 en Figueres, mortis la 23-an de januaro 1989 samloke), estis grava kataluna artisto, plej konata pro sia superrealismaj verkoj kaj la emo provoki la publikon. La verkaro de Dalí estas rimarkinda pro okulfrapa kombino de bizaraj sonĝaj bildoj kun bonega pentrista kapablo influita de renesancaj majstroj. Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imagivo.

Biografio

Dalí naskiĝis la 11-an de majo 1904 en la urbo Figueres, Katalunio, Hispanio, kiel filo de la riĉa kaj alte estimata mezklasano Salvador Dalí i Cusí (cetere, unu el la pioniroj de Esperanto en Katalunio). Dalí studis en la urba pentra lernejo, kie li ricevis sian unuan formalan artan trejnadon. En 1916 li ekkonis modernan pentroarton dum somera feriado en Cadaqués kun la familio de Ramon Pichot, loka artisto, kiu ofte vojaĝis al Parizo.

La sekvan jaron la patro de Dalí organizis ekspozicion de liaj karbonkrajonaĵoj en la familia hejmo. Li havis sian unuan publikan ekspozicion en la urba teatro de Figueres en 1919. En 1921 lia patrino mortis pro kancero, kaj lia patro edziĝis al lia onklino, pro kio la juna Salvador sentis malplezuron.

Dalí ankaŭ eksperimentis pri dadaismo, kio certe influis lian laboron dum lia tuta vivo. Tiam li estis bona amiko de la poeto Federico García Lorca kaj de la filmisto Luis Buñuel. Dalí foriris el la Akademio en 1926 preskaŭ ekzameniĝinta, kiam li konstatis, ke neniu en la akademio estas kompetenta por ekzameni lin.

En tiu jaro, li unuafoje vizitis Parizon, kie li renkontiĝis kun Pablo Picasso, kiu la junan artiston ŝatis; al la pli maljuna artisto Joan Miró jam rakontis favore pri Dalí. En sekvaj jaroj, li faris kelkajn pentraĵojn, kiuj montris grandan influon de Picasso kaj Miró , do li palpe serĉis evoluon de sia stilo. En la 1920-aj jaroj aperis kelkaj inklinoj, kiujn Dalí daŭrigis dumvive, iel: Dalí akceptis influojn de ĉiuj artaj stiloj, kiujn li povis trovi kaj produktis verkojn ekde plej klasika akademia stilo ĝis la plej "avangarda", iam en apartaj laboraĵoj, iam kune. Ekspozicio de siaj laboroj en Barcelono provokis multe da atento kaj la kritikistoj reagis jen per glorigo jen per mallaŭdo.

1929 estis grava jaro en la vivo de Dalí; kun hispana filmisto Luis Buñuel li kontribuis al la mallonga filmo Un chien andalou kaj ekkonis sian muzon kaj estontan edzinon Gala, naskiĝintan Helena Deluvina Diakinoff, tiama edzino de Paul Éluard.

Li aliĝis al la superrealisma movado, el kiu poste lin elpelis André Breton pro liaj faŝismemaj tendencoj, kaj lia mon-avideco (li ricevis tiurilate la kromnomon "Avida Dollars", kiu estas anagramo de Salvador Dali).

Li amikiĝis al la historiisto kaj sciencisto Alexandre Deulofeu, ankaŭ naskiĝinta en Empordà kiel li mem.

Dum la hispana milito la subtenis la flankon de generalo Franco, kontraste al la sinteno de siaj antaŭaj amikoj.

En 1940 li translokiĝis al Usono, kie li akiris plian famon kaj grandan monan sukceson.

En 1974 li inaŭguris la Teatron-Muzeon Dalí en sia naskiĝurbo Figueres.

Iom antaŭ sia forpaso, li estis nomumita "Markizo de Púbol".

Verko

Frua periodo (1917–1927/28)

Citaĵo
 [] Miaj gepatroj baptis min Salvador: kaj kiel diras la nomo, mi estas destinita al nenia malpli granda ol savi la pentrarton de la malpleno de la moderna arto, kaj tio en periodo de katastrofoj, en tia mekanika kaj mezbona universo, en kiun ni havas la malbonŝanco kaj honoro vivi. 
— Salvador Dalí (1920/21) [1]

La unua ekspozicio de la pentraĵoj de Dali okazis en 1917 en la domo de liaj gepatroj. Influita de Ramon Pichot, pentristo kaj frato de Josep Pichot, la juna Dali evoluigis impresionisman pentraĵstilon, kiel videblas en lia pentraĵo Vido de Cadaques avec ombro de la monto Pani (1917). Dum sia edukado ĉe la akademio San Fernando li pentris siajn unuajn kubismajn kaj punktismajn bildojn influite de Juan Gris kaj de la italaj futuristoj. Krom malmultaj esceptoj li uzis nur la farbojn nigra, blanka, siena kaj olivverda, kontraŭe al bunteco de bildoj el la pasintaj jaroj.[2] En 1923 li verkis sian Kubisman memportreton, kiu videblas en la Teatro-muzeo en Figueres.

En siaj verkoj inter la jaroj 1925 kaj 1928 Dali sekvis la metafizikan skolon („Scuola Metafisica“), de la pentroarto, gvidita de Giorgio de Chirico kaj Carlo Carrà. La masivaj korposkulpturoj de Pablo Picasso el la komenco de la 1920-aj jaroj influis lin en la pentraĵoj Venus kaj maristo (1925), Staturo inter la rokoj kaj Dormantaj virinoj sur la strando (1926). Krome estiĝis realismaj bildoj kiel Portreto de mia patro kaj Knabino ĉefenestre, kiu montras Ana Maria Dali, ambaŭ el la jaro 1925.

Superrealisma periodo (1929–1940)

Citaĵo
 [] la ununura diferenco inter mi kaj frenezulo estas, ke mi ne estas freneza! 
— Salvador Dalí (1934) [3]
Citaĵo
 [] La fakto, ke eĉ en la momento, kiam mi pentras, mi ne rekonas la signifon de miaj pentraĵoj, ne signifas, ke ili ne havas signifon. 
— Salvador Dalí (1935) [4]

Ofte oni distingas du fluojn de superrealismo:

  1. la „verisma“ aŭ "kritike paranoja" superrealismo: unuigo de ne-rilataj aferoj, turnitaj perspektivoj, kiel videblaj ĉe Salvador Dali, kaj
  2. la „abstrakta“ aŭ „absoluta“ superrealismo: la sama supre menciita principo, sed sen ia ajn realismo, kiel ekzemple en la bildoj de Joan Miró.

Dalí volis montri la enigman, la neteneblan; superrealismo estis al li "revolucio de la vivo kaj de la moralo."[5]. Li uzis en siaj superrealismaj bildoj majstre regitajn teknikojn kaj pentris "trompokulajn fotografiojn". Li antaŭeniris tiel la arton de la hiperrealistoj 25 jarojn.[6] Ekzemploj estas Nekvietigita emo (1928), La granda masturbanto (1929) kaj La konstanteco de memoro (1931), lia plej konata verko, en kiu Dali uzis simbolaj motivoj. Disfluantaj molaj horloĝoj ilustras la malsekurecon pri tempo, kiu estas akceptita sama al ĉiuj en la ĉiutaga vivo, diu tamen en la relativecteorio de Einstein ne samas. La ideo pentri tiajn horoloĝojn devenis laŭ Dali mem ĉe vido de mola kamemberto.

En la jaroj 1929 ĝis 1939 Dali verkis ĉirkaŭ 700 olepentraĵoj, pliofte malgrandformataj; tio estas proksimume la duono de lia tuta verko. Ili estas liaj plej konataj pentraĵoj kun la motivoj 'frititaj ovoj', 'molaj horloĝoj', 'brulanta ĝirafo', 'Venus kun tirkestoj' kaj 'longkruraj elefantoj'.

Alte taksas la superrealismajn verkojn de Dali same arthistoriistoj, artkritikistoj kaj artŝatantoj. en la antologio de arto el la 20-a jarcento aperas ĉefe liaj verkoj el tiu periodo. Observantoj spertas la senfinan spacon kaj la haltigitan tempon. Ili "vidas" same la paradokson de la senfina momento.[7]

Klasika periodo (1941–1983)

En la 1960-aj jaroj Dali turniĝis al historia pentrado de la 19-a jarcento, simile al la kataluno Marià Fortuny kaj la franco Ernest Meissonier. Lia grandega pentraĵo La batalo de Tetuan el la jaro 1962, nomita laŭ la verko de Fortuny estis konsiderata kiĉo de liaj kontraŭuloj, li mem nomis ĝin dali-a pop-arto. En siaj 3 x 4 metrajn grandajn historiajn bildojn (entute li pentris 18 tiajn bildojn) kaj en la ornamado de plafonoj kaj vandoj de siaj domoj, li atingis la limon inter kiĉo kaj arto.[8]

La grandformata pentraĵo La tunkaptado (1966/67) montras kuniĝon de la diversaj stiloj de Dali, superrealismo, superdelikatigitan pompierismo, punktismo, agad-pentrado, makulismo, geometra abstrakcio, pop-arto, op-arto kaj psikadela arto. Laŭ Dali okazu la revivigo de la aĵa pentrado, kiun oni neglektis en la antaŭgarda arto.[9]

En la 1970-aj jaroj Dali intersiĝis pri stereoskopaj bildoj de Gerard Dou, samtempulo de Jan Vermeer, en kies pentraĵoo li kredis vidi duoblan bildon. Ekipita de Fresnel-lenso, li kreis diversajn stereoskopajn verkojn.[10]

Holos! Holos! Velásquez! Gabor!, hologramo de 1972/73, estas la unua tridimensia kolaĝo de Dali, verkita kune kun la novjorka holografisto Selwyn Lissac. Ĝi estas kunigo de Las Meninas de Velázquez kun varbbildo kun kartludistoj por bierreklamo. La artisto esperis per tia tekniko, realigi la trioblan aspekton de total vido. Kubismo reprezentis la unuan provon tiendirekten.[11]

Skulptaĵoj

La kosma elefanto, 1974 (skulptaĵo en Marbella)

La intereso pri skulptado de Dali komenciĝis per modelo de la melosa Venuso, kiun li jam infanaĝe imitis sur skribilujo.

Sian tridimensian verkon Dali komencis kiel superrealisma artisto el la 1930-aj jaroj kaj daŭrigis ĝin dum sia tuta vivo. Skulptaĵoj estis grava parto de la superrealisma verko de Dali kaj montras lian intereson pri la tridimensieco.[12]

Grafikaĵoj

La litografioj, serigrafioj, akvafortoj kaj lignogravuroj de Dali estas inter la plej venditaj objektoj de la internacia artmerkato. Antaŭ ĉiu grafikaĵo venis longaj antaŭlaboroj. Estiĝis grafikaj cikloj por libroilustrado, kiel ekzemple la Dia komedio de Dante Alighieri en 1963, Alico en Mirlando de Lewis Carroll en 1969, Dekamerono de Giovanni Boccaccio en 1972, La oldulo kaj la maro de Ernest Hemingway en 1974, ktp.

Ekzemplo de artteoriaj kaj aŭtobiografiaj verkoj

Citaĵo
 Ne timu perfektecon: neniam vi atingos ĝin! 
— Salvador Dalí en Kvindek magiaj sekretoj [13]

Filmo, teatro kaj baleto

Dalí kaj fotografio

Foto de Halsman, Dalí Atomicus, 1948

La subskribo de Dalís ĉe modo kaj uzarto, parfumo Dalí

Simbolekzemploj en la verko de Dalí

Kelkaj verkoj

Kelkaj liaj citaĵoj

  • "La sola diferenco inter mi kaj frenezulo estas: Mi ne estas freneza."
  • "Kiam mi estis sesjara, mi deziris esti Napoléon Bonaparte. De tiam miaj ambicioj plukreskis konstante."
  • "Ĉiumatene, kiam mi vekiĝas, mi sentas la plejan el inter ĉiaj ĝuoj: esti Salvador Dalí."

Literaturo

Referencoj

  1. Salvador Dalí. Retrospektive 1920–1980. p. antaŭ bildo numero 175
  2. Descharnes/Neret: Salvador Dalí, p. 12 ff.
  3. Salvador Dalí: La sekreta vivo de Salvador Dalí, S. 430
  4. Dalí: La Conquète de l’Irrationel, Parizo 1935
  5. Salvador Dalí: Unabhängigkeitserklärung des Phantasie und Erklärung der Rechte des Menschen auf seine Verrückheit. Gesammelte Schriften. München 1974 p. 74
  6. Descharnes/Neret: Salvador Dalí. p. 34
  7. Linde Salber: Salvador Dalí. p. 73 ff.
  8. Linde Salber: Salvador Dalí. p. 113
  9. Descharnes/Neret: Salvador Dalí, p. 187
  10. Linde Salber: Salvador Dalí, p. 125
  11. Dali Zufälle, Robert Descharnes/Gilles Néret en Salvador Dalí, 1904- 1989, Das malerische Werk, parto 1, Taschen, 2002, p. 661 - 689
  12. Dalí Sculptor
  13. aus Dalís "10 reguloj por komencanta pentristo" en 50 magiaj sekretoj. Köln: DuMont 1986

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto