Salvadora futbala federacio
| Salvadora futbala federacio | ||
|---|---|---|
| federacio de futbalo neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 1935 vd | |
| Landoj | Salvadoro vd | |
| Sidejo | San-Salvadoro | |
| Estro | Hugo Atilio Carrillo Castillo (ekde 2018) | |
| Posedatoj | Salvadora nacia teamo de futbalo vira sub-21-jarula futbala teamo de Salvadoro El Salvador national under-23 football team (en) salvadora nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj salvadora nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj El Salvador national beach soccer team (en) virina nacia futbala teamo de Salvadoro El Salvador women's national under-17 association football team (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Salvadora futbala federacio (hispane Federación Salvadoreña de Fútbol, mallonge FESFUT, la mallongigon eblus uzi en Esperanto, se oni nomus la organizaĵo per nekutima vortordo Federacio Salvadora de Futbalo) estas la institucio respondeca pri la organizado de futbalo en Salvadoro. Ĝi administras la nacian futbalteamon de Salvadoro (ĉiujn nivelojn), la tri nivelojn de la Ĉefa Futbala Ligo (Liga Mayor de Fútbol) kaj ĉiujn aliĝintajn sektorojn. La federacio respondecas ankaŭ pri la certigo de observo de la regularoj de FIFA ene de la enlanda futbalo. La Salvadora Futbala Federacio estis fondita la 26-an de aprilo 1935 (91 jaroj) kun sidejo en San-Salvadoro, Ĝi aliĝis al FIFA en 1938 kaj al la Konfederacio de Norda, Centra Amerika kaj Karibea Futbalo, hispane kaj angle samforme mallongigata Concacaf, en 1961.

