Salvadora nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Salvadoro. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
Salvadora nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
asocio | Federación Salvadoreña de Fútbol Federacio Salvadora de Futbalo | |
konfederacio | CONCACAF | |
manaĝero | Rubén Israel | |
golreĝo | Raúl Díaz Arce (39) | |
stadiono | Estadio Cuscatlán | |
FIFA kodo | SLV | |
unua matĉo | Salvadoro 0 - 3 Kostariko 1921 | |
plej granda gajno | Salvadoro 12 - 0 Angvilo 2008 | |
plej granda perdo | Hungario 10 - 1 Salvadoro 1982 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 2 (unuafoje en 1970) | |
plej bona rezulto | grupa fazo 1970 kaj 1982 | |
Ora Pokalo | ||
aperoj | 17 (unuafoje en 1963) | |
plej bona rezulto | dua loko en 1963 kaj 1981 | |
La Salvadora nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1922. La nacia teamo havis sian unuan internacian matĉon en septembro 1921, kiam ĝi estis invitita partopreni turniron okaze de la centjariĝo de suvereneco de Centra Ameriko. La teamo dufoje partoprenis la turniron pri la Futbala Mondpokalo: unur en 1970 kaj denove en 1982, sed neniam ĝi progresis preter la unua grupa stadio de da finala turniroparto.
La teamanoj estis la ĉampionoj de la centramerika-karibia futbala turniro de 1943, kaj atingis la duan lokon en la ĉampionadoj de 1941 kaj 1961. Dek tri fojojn la teamo ĝis nun konkursis en la regionaj turniroj de la konfederacio CONCACAF, kaj en 1963 kaj 1981 atingis la duan lokon. La teamo ankaŭ konkursas pri la Centramerika Pokalo ĉiun duan jarojn, la Tutamerikaj Ludoj, la Olimpikoj, kaj atingis du orajn medalojn pri futbalo en la Centramerikaj-Karibiaj Ludoj.