Salvatore Nunnari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvatore Nunnari
MS-ro Salvatore Nunnari
MS-ro Salvatore Nunnari
MS-ro Salvatore Nunnari
Persona informo
NomoSalvatore Nunnari
Dato de naskiĝo11-a de junio 1939
NaskiĝlokoReggio Calabria
Aĝo84
Okupoj kaj profesioj
Okupoĉefepiskopo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Salvatore Nunnari ([salvatore nùnnari] ; naskiĝis la 11-an de junio 1939 en Reggio Calabria) estas itala ĉefepiskopo

Li estas emerita ĉefepiskopo de Cosenza-Bisignano ekde la 15-a de majo 2015, li sukcesis mro Francescantonio Nolè.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Salvatore Nunnari studis en seminario de Reggio Calabria kaj estis pastrigita la 12-an de julio 1964, en la sama urbo.

Li studis en teologia universitato Ignatianum de Jezuitoj en Messina. Li ankaŭ estis ĵurnalisto kaj li estis vic-prezidanto de Ordeno de ĵurnalistoj de Kalabrio.

En 1970 li estis dioceza asistanto de studentoj de Katolika Agado.

De 1983 al 1999 li estis rektoro de la paroĥo S. Maria del Divin Soccorso, kiam li estis nomumita ĉef-episkopo de Sant'Angelo dei Lombardi-Conza-Nusco-Bisaccia la 30-an de januaro 1999 kaj li estis konsekrita la 20-an de marto 1999.

La 18-an de decembro 2004 li estis transigita de Papo Johano Paŭlo la 2-a al arĥidiocezo de Cosenza-Bisignano, kaj li retiriĝis de tiu ofico la 15-an de majo 2015.

Li estas en la administra konsilio de la Fondaĵo Sankta Francisko el Asizo kaj de Sankta Katarina de Sieno de la Itala episkopa konferenco.

Moto kaj blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de MS-ro Nunnari.

« Omni consolatione repleamur »

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pensieri sparsi, ed. Costruiamo insieme la comunità, Reggio Calabria, 2000
  • Scelta e condivisione, Rubbettino, Soveria Mannelli, 2005

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]