Salzburger Chronik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salzburger Chronik
Eldono de la 1-a de julio 1873.
Eldono de la 1-a de julio 1873.
gazeto
Speco Taggazeto
Formato grandgazeto

Lando  Aŭstrio
Urbo Salcburgo

vdr

Salzburger Chronik (trad. kroniko de Salcburgo) estis romkatolika gazeto en Aŭstrio kiu aperis inter 1865 kaj 1938 en Salcburgo. Ĝis 1873 ĝi nomiĝis Salzburger Chronik für Stadt und Land, kaj la en 1938 posteulanta produkto portis la nomon Salzburger Zeitung.[1]

Komence temis pri semajngazeto sed ekde 1867 po tri numerojn por semajno oni presis. Por povi konkurenci ĝi iĝis en 1882 eĉ taggazeto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis ĝin en 1876 la estro de la Porpastra seminario de Salcburgo, Johann Zimmermann. Unua eldonisto estis Joseph Schwer, kiun posteulis inter 1887 kaj 1897 la unua ministroprezidanto de Salcburgio Alois Winkler kaj poste Sebastian Danner. De 1908 ĝis malapero posedantis kaj eldonistis la grupo Salzburger Preßverein. Redaktisto estis tie ekz. la politikisto kaj pastro Leonhard Steinwender.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Komence la rubrikoj malmultis. Ĉ. la 1870-a jaro ekzistis felietono, tagraporto, korespondadoj, pripersonaj informoj, eltiraĵoj el la proklamilo de la publikaj institucioj kaj oficejoj Amtsblatt kaj la altualaj borsokursoj respektive la greno-prezoj. Post la eksplodo de la Unua mondmilito multis engazete la primilitaj informoj, memkompreneble.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Waltraud Jakob: Salzburger Zeitungsgeschichte, disertacio, Salzburg 1978
  • Franz Kläring: Aufbau und Ausbau. Der Salzburger Preßverein durch sechs Jahrzehnte. Ĉe: Salzburger Volkszeitung, 29.11.1968
  • Helmut W. Lang (eld.): Österreichische Retrospektive Bibliographie (ORBI). Reihe 2: Österreichische Zeitungen 1492–1945. Band 3: Helmut W. Lang, Ladislaus Lang, Wilma Buchinger: Bibliographie der österreichischen Zeitungen 1621–1945. N–Z. Redaktite ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko, eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2003, ISBN 359823385X
  • jubilea eldono de Salzburger Chronik, 12.4.1914 (surrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lang (2003), p. 227

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]