Sam Steele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sir Samuel Benfield Steele
Sam Steele
Sam Steele
Persona informo
Naskiĝo 5-a de januaro 1849
en Oro-Medonte, Ontario, Kanado
Morto 30-a de januaro 1919
en Putney
Mortokialo Hispana gripo
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Reĝa Milita Lernejo de Kanado
Okupo
Okupo militisto
vdr

Sir Samuel Benfield STEELE, generalmajoro, ordeno de la bano, ordeno de Sanktaj Mikaelo kaj Georgo, reĝa ordeno de Viktoria (naskiĝis la 5-an de januaro 1849; mortis la 30-an de januaro 1919) estis soldato kaj policano de la Reĝa Kanada Rajda Polico (la tiama North-West Mounted Police).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sam Steele verŝajne estis la tria persono, kiu engaĝiĝis ĉe la Reĝa Kanada Rajda Polico.

Sam Steele famiĝis estrante la Rajdan Policon en Jukonio dum la Alaska orimpetego.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Hector Adair, rolulo de la romano Spirit-of-Iron (Spirito de fero, 1923), verkita de la filo de Harwood Steele, filo de Sam Steele, estis inspirita de la vivo de la fama Mountie. La romano havas enkondukan rimarkon de la aŭtoro, dirante ke "Hector Adair reprezentu la idealan oficiron de la Rajda Polico aparte, kaj la idealan britan oficiron ĝenerale. Li ne estu ligita al iu ajn historia persono de tiu trupo."

En la romano Alasko de James A. Michener, la Majoro Sam Steele reprezentas la rajdan policon. Michener prezentas lin kiel historian personon en la enkonduko, sed la vero de iuj agadoj malfacile kontroleblas.

La policano estis la reprezentanto de la Rajda Polico ankaŭ en la dua volumo de la romano Lili Klondike de Mylène Gilbert-Dumas. Li kontrolas kaj zorgas pri la procesio de orserĉistoj, kiuj survojas al Dawson.

Steel estas ankaŭ rolulo en bildstrio Walt Disney de Don Rosa, nomita Hearts of the Yukon (Koroj de la Jukono), de Vivo kaj Datoj de Scrooge McDuck.

En la televidserio Due South Fraser mencias Sam Steele, kiel personon tre fieran, ke neniam li uzis sian armilon en la nordokcidentaj teritorioj.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La monto Steele, la kvina plej alta pinto de Kanado kaj la deka plej alta de Nordameriko, estis nomata laŭ li.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Berton, The Wild Frontier, More Tales from the Remarkable Past (Toronto: McClelland & Stewart, 1978), chapter 3.
  • Brian Busby, Character Parts: Who's Really Who in CanLit (Toronto: Knopf Canada, 2003), p. 8-9, 54-55.
  • R. C. Macleod, "Steele, Sir Samuel Benfield", in The Canadian Encyclopedia : Year 2000 Edition, Ed. James H. Marsh (Toronto: McClelland & Stewart, 1999), p. 2251.
  • Samuel Benfield Steele, Forty Years in Canada: Reminiscences of the Great North-West, with Some Account of His Service in South Africa. (Toronto: McClelland & Stewart, 1914; Toronto: McGraw-Hill Ryerson, 1972; Toronto: Coles, 1973; Toronto: Prospero, 2000).
  • Robert Stewart Sam Steele, Lion of the Frontier (Regina: Centax, 1999).
  • "Steele, Sir Samuel Benfield", in The Macmillan Dictionary of Canadian Biography (4th edition), Ed. W. Stewart Wallace (Toronto: Macmillan, 1978). p. 792.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]