Sam Taylor (ĵazmuzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Taylor
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1916 (1916-07-12)
Morto 1-an de januaro 1990 (1990-01-01) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Alabama Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo klarnetisto, saksofonisto, ĵazmuzikisto
vdr

Sam „The Man“ Taylor (n. 12-an de julio 1916 en Lexington, Tenesio, kiel Samuel L. Taylor; m. 1990) estis usona ĵaza kaj ritmenblusa saksofonisto (tenoro, baritono) kaj klarnetisto.

Taylor devenis de muzikema familio kaj studis ĉe la Ŝtata Universitato je Alabamo, kie li ludis en la universitata orkestro. Post tio li muzikis en la bando de sia frato Paul en Gary (Indianao). En 1937/38 li ludis ĉe Scatman Crothers (1910-1986), kiu poste estis pli fama kiel aktoro, kaj ekde 1939 ĝis 1941 en la Sunset Royal Orchestra. Ekde 1941 ĝis 1943 kaj 1945/46 li muzikis en la bando de Cootie Williams, interrompite en 1944/45 de unu ĵaro ĉe Lucky Millinder. De 1946 ĝis 1952 li estis ĉe Cab Calloway, kun kiu li en 1951 entreprenis koncertvojaĝon en Sudameriko kaj estis en 1952 en Karibio. Poste li pli turnis sin al ritmenbluso. En 1952 li lanĉis sukceson per Birmingham Boogie, surdiskigita kun sia Blues Chasers (kvinopo kun trumpetisto Taft Jordan, basisto Milt Hinton, frapinstrumentisto Panama Francis kaj pianisto Bert Keyes).

En 1955/56 li ankaŭ estris propran bandeton kaj estis kun ĉi tiu aŭ sole demandata gastmuzikistoj je surdiskigoj. Je la origina sonregistraĵo de „Shake, Rattle and Roll“ de Big Joe Turner li ludis saksofonon. Li surdiskigis kiel bandestro multan ritmenblusan muzikon kaj sonregistris krome i.a. kun Louis Jordan (1956), Ray Charles (1953), Ella Fitzgerald (1953), Buddy Johnson, Sy Oliver, Quincy Jones, Lawrence Brown. Taylor direktis en la 1950-aj jaroj kiel posteulo de Count Basie la studiobandon por la Camel Rock´n Roll Dance Party de diskoludisto Alan Freed ĉe CBS. Dum la 1960-aj jaroj li direktis proprajn bandojn, kun kiuj li ankaŭ surdiskigis. En 1963 li koncertvojaĝis tra Japanujo, interalie kun Dud Bascomb.

Lia svingeca sondisko Jazz for Commuters[1] el 1958 reaperis kiel lumdisko. Jen li ludas kun Charlie Shavers, Frank Rehak, Thad Jones, Georgie Auld, Budd Johnson, Hank Jones, Billy Bauer kaj sia malnova ritmosekcio el Milt Hinton kaj Panama Francis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barry Kernfeld (eldonisto) The New Grove Dictionary of Jazz, 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tradukite „ĵazo por pendolantoj“