Samarianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parto de serio

stelo de Davido  Menora.svg
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jidiŝo · Judezmo · Ge'ez
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cdaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Cirkumcido · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Maimonides · Nacĥmanides · Raŝi
Ba’al Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

La Samarianoj estas malgranda etno-religia komunumo de 654 membroj (popolnombrado 2003), el kiuj 346 loĝas en la Israela urbo Holon kaj 308 en Kiryat Luza (ĉe Nablus) en Palestina regiono. En la 4a jc laŭtakse estis kelkaj centmiloj da Samarianoj, sed post jarcentoj de subpremado kaj devigitaj konvertiĝoj al kristanismo aŭ islamo, en 1917 restis nur 146 Samarianoj. Intertempe ili nombre iom kreskis denove. Ili vivas sian religion sub tre malfacilaj cirkonstancoj, parte en la ŝtato Israelo, parte ekster ĝi; siajn grandajn ceremoniojn tamen ili klopodas por festi kune. Ili havas sian propran ĉefpastrecon.

La nomo Samarianoj devenas de la regiono, kie ili estiĝis kiel popolo; mem ili sin nomas Ŝomerim (prigardantoj, konservantoj). Depende de sia ŝtataneco kaj loĝloko, ili parolas nuntempe la modernan Hebrean aŭ la Araban. Por la liturgio ili uzas proprajn variaĵojn de la klasika Hebrea kaj Aramea.

Iom da historio[redakti | redakti fonton]

Post la skismo de la dek triboj de Izraelo, Samario fariĝis la ĉefurbo de la apartiĝinta reĝolando de Izrael. La samarianoj estis preskaŭ ĉiam en milito kontraŭ la reĝoj de Judujo. Profunda malamo, ekde la disiĝo, konstante regis inter la du landetoj, kiuj evitis ĉiajn interrilatojn. La samarianoj, por fari la disecon pli profunda kaj ne bezoni veni al Jerusalemo por la solenado de religiaj festoj, konstruis sian propran templon sur la monto Gerizim apud nuna Nablus kaj enkondukis iujn reformojn; ili akceptis kiel Biblion nur la pentateŭkon, kaj malaceptis ĉiujn ceterajn librojn, kiuj poste aldoniĝis al ĝi. En la okuloj de l' ortodoksaj judoj, ili estis herezuloj, kaj tial ofte malestimataj kaj persekutataj.

La antagonismo de la du nacioj havis do kiel solan principon la malakordon de la religiaj opinioj, kvankam iliaj kredoj havis la saman originon, ofte oni diras ke ili estis la protestantoj de antikvo.

Detruita kaj rekonstruita plurfoje, sub regado de la romianoj Samario estis la ĉefurbo de l' samnoma landeto Samario, unu el la kvar ŝtatoj de Palestino. Herodo la Granda beligis ĝin per luksaj monumentoj kaj, por flati imperiestron Aŭgusto, donis al ĝi la nomon Augusta, en la greka lingvo Sebaste.

Oni trovas ankoraŭ hodiaŭ samarianojn en kelkaj landoj, ĉefe en Palestino, precipe en Nablus kaj apud Jafo. Ili obeas la leĝon de Moseo kun pli da severeco ol la plimultaj judoj, kaj geediziĝas nur inter si mem. Iliaj sanktaj libroj estas ankoraŭ skribataj per hebreaj literoj de la plej malproksima antikveco. En Mateo, 25:31-46 kaj Luko, 10:25-37 estas Parabolo de la bona samariano; kaj pro tio, la vorto "samariano" signifas en multaj lingvoj "helpema homo".