Samario (geografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Samario.
Mapo de la malnovaj regnoj de Izraelo; Samario estas markita kiel Shomron, 830 jaro aKE.

Samario (Hebree: ŝomron שֹׁמְרוֹן, Arabe: سامريّون, Sāmariyyūn aŭ ألسامرة, as-Samarah – ankaŭ konata kiel جبال نابلس, Jibal Nablus; Greke: Σαμάρεια) estas geografia termino uzata por la monta regiono inter Galileo norde kaj Judeo sude. Tio estas la nomo de naturaj, historiaj kaj politikaj regionoj, kaj ĝi estas la centra regiono de la Biblia Lando de Izraelo. La nomo "Samario" devenas el antikva urbo kun la sama nomo, kiu troviĝis apud la centro de moderna Samario, kaj estis la ĉefurbo de Izraela reĝlando.

Pilieroj de la ruinoj de la urbo de Samario

La historio de Samario en la moderna epoko komenciĝas kiam la teritorio de Samario, antaŭe apartenanta al la Otomana Imperio, estas transdonita al Britio kiu administris ĝin sekve de La Unua Mondmilito. Post la sendependeco de Israelo, rezulto de la Araba-israela milito en 1948 estis, ke la teritorion prenis la reĝlando de Jordanio kaj la loĝantoj poste ricevis jordanajn pasportojn.

Samario estis prenita de Israelajn fortojn disde Jordanio dum la Sestaga Milito en 1967. Jordanio retiris tiam sian teritoriajn postulojn pri tiu teritorio, kaj pri la tuta Cisjordanio, inkluzivante Samario, kaj konfirmis tiun retiriĝon post la Israela-Jordana pacakordo de 1993. Jordanio plie agnoskis la Palestinan aŭtonomion kaj suverenecon en la teritorio. En la Oslo akordoj de 1994, respondeco por la administro super parto de la teritorio de Samario (zonoj 'A' kaj 'B') estis transdonita al la Palestina Aŭtonomio.

Vidu ankaŭ