Samia Suluhu
Samia Hassan Suluhu (naskiĝis la 27-an de januaro 1960) estas tanzania politikistino (CCM), kiu elektiĝis la unua virina ŝtata prezidanto de Tanzanio.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis reprezentanto en parlamento de Tanzanio de 2010 ĝis 2015, kaj antaŭ tio ŝi estis reprezentanto en parlamento de Zanzibaro kaj ministro de registaro de Zanzibaro malsupre de prezidento Amani Abeid Karume inter 2000 kaj 2010.[1]. Ŝi estis la unua virina vicprezidento de Tanzanio ekde la 5-a novembro 2015 malsupre de prezidento John Magufuli. Ŝi estas la unua virina prezidento de Tanzanio ekde la morto de ĉi-lasta la 17-an de marto 2021.[2]
En septembro 2021, Samia Suluhu konfirmis, ke ŝi intencas kandidatiĝi por prezidanto en 2025 kaj tiel fariĝi la unua elektita virina prezidanto de la lando, se ŝi venkos.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alvar Mwakyusa (2014-09-18). Tanzania: Samia Suluhu Hassan - a Tough Journey From Activism to Politics (angle). Alirita 2016-09-13 .
- ↑ Tom Gitaa (2015-11-13). Meet Samia Suluhu Hassan, Tanzania's first ever female vice president (angle). Arkivita el la originalo je 2016-09-18. Alirita 2016-09-13 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

