Samir (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samir
Persona informo
Aliaj nomoj Samir
Naskiĝo 29-an de julio 1955 (1955-07-29) (68-jaraĝa)
en Bagdado
Ŝtataneco SvislandoIrako
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
vdr

Samir (naskiĝis -a 29-an de julio 1955 en Bagdado) estas svisa filmisto, filmproduktanto kaj reĝisoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Samir naskiĝis la 29-an de julio 1995 en Bagdado kiel filo de svisino kaj irakano. Liaj gepatroj fuĝis en la jaro 1961 al Svislando, kie Samir vizitis la bazan kaj sekundaran lernejon. De 1971 ĝis 1973 Samir faris metilernadon kiel tipgrafo, poste li instruiĝis ĉe Condor kiel kameraisto. Ek de 1983 li laboris kiel memstara reĝisoro kaj kameraisto. Inter 1984 kaj 1991 li estis aŭtoro kaj membro de la Videomagazeno Zuriko. En la jaro 1994 li kune kun Werner Schweizer transprenis la filmproduktan entreprenon Dschoint Ventschr.[1]

Ekde la 1980-aj jaroj li komencis produkti siajn proprajn filmojn. En la 1990-aj jaroj li laboris komisie de Condor Films AG kiel reĝisoro de serioj kiel Eurocops kaj televidaj serioj de multnombraj germanlingvaj televidostacioj. Intertempe li verkis pli ol 35 mallongajn kaj longajn filmojn por kinejo kaj televido.

En la jaro 2006 Samir ricevis la Argovian Kulturpremion.

Samir kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1997 Samir decidis utiligi Esperanton por sia mallongfilmo La Eta Knabino. Tiu-cele li turniĝis al Esperanto-Societo Zuriko, kies prezidanto Dietrich Michael Weidmann kun subteno de Claude Piron prizorgis la esperantigon de la filmdialogoj. Samir kaj la aktoroj de la filmoj poste sekvis ĉe Esperanto-Societo Zuriko enkondukan Esperanto-kurson por povi realigi la esperantlingvan filmon. La filmo gajnis 1988 la rigardantaran premion Ora Fiŝo de la festivalo Subĉiela Kinejo Letten.[2]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2010 Escher, der Engel und die Fibonacci - Zahlen [Escher, la anĝelo kaj la Fibonaci - ciferoj] (dokumenta filmo)
  • 2005 Snow White (rakonta filmo)
  • 2003 ZwischenSprach [InterLingv] (dokumenta filmo)
  • 2002 Forget Baghdad (dokumenta filmo)
  • 1999 La Eta Knabino (mallongfilmo en Esperanto)
  • 1998 Projecziuns Tibetanas (dokumenta filmo)
  • 1997 La Eta Knabino (mallongfilmo)
  • 1993 Babylon 2 (dokumenta filmo)
  • 1991 Immer & Ewig (rakonta filmo)
  • 1988 Filou (rakonta filmo)
  • 1986 Morlove - odo al Heisenberg (rakonta filmo)
  • 1984 Stummfilm [mutfilmo] (mallonga filmo)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: La informoj de ĉi-tiu artikolo baziĝas sur la koncerna artikolo en la germanlingva vikipedio
  2. Fonto: Estrarraporto de Esperanto-Societo Zuriko por la jaro 1998

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]