Sampdoria Genova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sampdoria Genova
emblemo
futbala klubo • futbalteamo
Kluba nomo  Unione Calcio Sampdoria S.p.A.
Kromnomo Blucerchiati, (la) Samp, (il) Doria
Fondita  la 12-an de aŭgusto 1946
Stadiono  Stadio Luigi Ferraris
Kapacito  36 536
Prezidanto  Massimo Ferrero
Trejnisto  Andrea Pirlo
Ligo  unua ligo Serie A
2020/21  9-a pozicio
Oficiala retejo  www.sampdoria.it
Hejme
Ekstere
vdr

Sampdoria Genova (oficiale Unione Calcio Sampdoria S.p.A.) estas futbalklubo el la italia urbo Ĝenovo, kiu en la sezono 2011/12 konkuris en la dua itala ligo, Serie B, kaj en 2012/2013 transiras al la unua ligo.

Siajn hejmajn matĉojn la klubo (en la itala oni kutime diras „la Sampdoria“, do uzas inan difinitan artikolon antaŭ la nomo) okazigas en la stadiono Luigi Ferraris, kiun la klubo dividas kun la loka rivala klubo Genoa.

Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Andrea Pirlo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La klubo Sampdoria fondiĝis la 12-an de aŭgusto 1946. Ĝi ekestis per fuzio de la du kluboj SG Sampierdarenese Genova kaj SG Andrea Doria, el kies nomeroj kreiĝis la nova kluba nomo Sampdoria. Ekde tiam la unua vira teamo de la klubo plejparte konkuras en la unua itala ligo de futbalo, nomata Serie A, sed ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj ne havis grandajnsukcesojn.

En 1984/85 la kluba teamo gajnis la italan pokalon, post finala matĉo kontraŭ la klubo AC Milano. Ĝis la jaro 1994 aldoniĝis tri pliaj pokalvenkoj. Per tiuj sukcesoj la klubo plurfoje kvalifikiĝis je la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj, kie la kluba teamo ankaŭ furoris. En la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj de 1988/89 la ĝenova teamo unuafoje atingis la finalon, sed malvenkis kontraŭ la teamo de la kataluna klubo FC Barcelona. Sed jam sekvajare la ĝenova teamo ree estis en la finalo kaj venkis kontraŭ la flandra klubo RSC Anderlecht. Gianluca Vialli faris ambaŭ genovajn golojn en tiuj matĉo, ambaŭ nur en la plilongiga fazo.

La plej grandan sukceson de la kluba historio la ĝenovanoj havis en la sekva sezono 1990/91, kiam ili venkis la italan ĉampionadon antaŭ la klubo AC Milano. Per tio la ĝenovanoj kvalifikiĝis je la Eŭropa pokalo de pokalvenkintoj de la sezono 1991/92, kie la teamo Sampdoria en la finalo ree renkontis la katalunan teamon de FC Barcelona kaj ree malvenkis.

Gvidanto de tiu sukcesa teamo estis la jugoslavia futbaltrejnisto Vujadin Boškov, kiu trejnis la teamon Sampdoria de 1986 ĝis 1992. Gravaj futbalistoj de tiu tempo estis interalie golisto Gianluca Pagliuca, defendisto Pietro Vierchowod, mezpoziciisto Attilio Lombardo kaj la atakistoj Gianluca Vialli kaj Roberto Mancini.

Post la jaro 1994 ne eblis reatingi tiajn sukcesojn. Kvankam ĝis la jaro 1998 la teamo restis inter la naŭ plej bonaj de la unua itala ligo, en 1999 atingiĝis nur la 16a pozicio kaj sekvis la transiro al al dua itala ligo. Nur en 2004 sukcesis reveno al la unua ligo.

La plej grandan sukceson de la pli juna kluba historio la teamo havis en la sezono 2009/10, kiam ĝi atingis la kvaran pozicion kaj rajtis partopreni la kvalifikiĝon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA 2010/11. En la lasta kvalikikiga fazo ĝi tamen malvenkis kontraŭ la germania teamo Werder Bremen. La sekva seniluziiĝo sekvis rapide, ĉar en 2011 la teamo havis nur la 18-an pozicion de la unua itala ligo kaj retransiris al la dua ligo.

Sekvajare tamen la klubo per transiropoziciaj matĉoj kontraŭ la teamoj US Sassuolo Calcio kaj AS Varese revenis al la unua ligo.

klubaj subtenantoj en la olimpia stadiono de Romo en 2009

Sukcesoj[redakti | redakti fonton]

A-teamo[redakti | redakti fonton]

Internacie

Nacie

  • itala ĉampionado (1): 1990/1991
  • itala pokalo Coppa Italia (4): 1984/1985, 1987/1988, 1988/1989, 1993/1994
  • itala superpokalo Supercoppa Italiana (1): 1991

Junulara teamo[redakti | redakti fonton]

Internacie

  • turniro de Viareggio (4) : 1950, 1958, 1963, 1977

Nacie

  • Campionato Primavera (1): 2008
  • Coppa Italia Primavera (1): 2008

Personaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

italia futbalisto de la jaro - premio Guerin d'Oro (4)

  • 1988 Roberto Mancini
  • 1991 Roberto Mancini
  • 1996 Enrico Chiesa

italia futbalisto de la jaro - premio Oscar del Calcio (1)

  • 1997 Roberto Mancini

Rekorda golfaristo[redakti | redakti fonton]

en la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj (1)

  • 1990 Gianluca Vialli (7 goloj)

en la Itala ligo Serie A (3)

  • 1961 Sergio Brighenti (27 goloj)
  • 2019 Fabio Quagliarella (26 goloj)
  • 1991 Gianluca Vialli (17 goloj)

Teamo de la sezono 2021/22[redakti | redakti fonton]

n-ro pozicio lando futbalisto
1 golisto Italio Emil Audero
2 mezo Norvegio Morten Thorsby
3 defendo Italio Tommaso Augello
4 defendo Germanio Julian Chabot
5 mezo Portugalio Adrien Silva
6 mezo Svedio Albin Ekdal
8 mezo Italio Valerio Verre
9 atako Italio Ernesto Torregrossa
10 atako Italio Francesco Caputo
12 defendo Italio Fabio Depaoli
14 mezo Anglio Ronaldo Vieira
15 defendo Gambio Omar Colley
16 mezo Norvegio Kristoffer Askildsen
n-ro pozicio lando futbalisto
20 mezo Nederlando Mohamed Ihattaren
22 defendo Japanio Maya Yoshida
24 defendo Pollando Bartosz Bereszyński
25 defendo Italio Alex Ferrari
27 atako Italio Fabio Quagliarella
29 defendo Italio Nicola Murru
30 golisto Italio Nicola Ravaglia
33 golisto Italio Wladimiro Falcone
38 mezo Danio Mikkel Damsgaard
87 mezo Italio Antonio Candreva


Plej bonaj 10 laŭ matĉoj kaj goloj[redakti | redakti fonton]

(stato: 15-a de junio 2021; indikitaj estas ĉiuj oficialaj matĉoj kaj goloj)

matĉoj
1 Roberto Mancini 1982–1997 566
2 Pietro Vierchowod 1983–1995 493
3 Angelo Palombo 2002-2012,
2012-2017
459
4 Moreno Mannini 1984–1999 417
5 Gaudenzio Bernasconi 1954–1965 362
6 Luca Pellegrini 1980–1991 362
7 Gianluca Vialli 1984–1992 326
8 Attilio Lombardo 1989–1995 306
9 Guido Vincenzi 1958–1969 297
10 Giancarlo Salvi 1963–1964,
1965–1976
291
* = ankoraŭ aktivas en la klubo Sampdoria Genova
goloj
1 Roberto Mancini 1982–1997 173
2 Gianluca Vialli 1984–1992 141
3 Francesco Flachi 1999–2007 109
4 Fabio Quagliarella* 2006–2007,
2016
105
5 Adriano Bassetto 1946–1953 93
6 Giuseppe Baldini 1946–1950 75
7 Vincenzo Montella 1996–1999 66
8 Giancarlo Salvi 1963–1964,
1965–1976
55
9 Attilio Lombardo 1989–1995 54
10 Eddie Firmani 1955–1958 53
* = ankoraŭ aktivas en la klubo Sampdoria Genova

Eksaj trejnistoj[redakti | redakti fonton]

  • Adolfo Baloncieri
  • Vujadin Boškov
  • Lajos Czeizler
  • Luigi Delneri
  • Sven-Göran Eriksson
  • Alfredo Foni
  • Heriberto Herrera
  • Walter Mazzarri
  • César Luis Menotti
  • Eraldo Monzeglio
  • Walter Novellino
  • Ernst Ocwirk
  • David Platt
  • Luciano Spalletti

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]