Sampierdarena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sampierdarena

Sampierdarena, iam ankaŭ San Pier d'Arena, estas ĝis 1926 sendependa urbo apud Ĝenovo en Ligurio (Italio). Hodiaŭ ĝi estas unu el la plej dense loĝataj kvartaloj de Ĝenovo kun 67.741 loĝantoj en 2000.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sampierdarena situas ĉe la enfluejo de la rivero Polcevera en la Liguran Maron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo San Pier d'Arena signifas proksimume Sankta Petro de la Strando. Laŭlegende Sankta Petro ekpaŝis tie ĉi unuan fojon sur romian grundon por aktivi kiel unua papo de la kristana komunumo. Dum la renesanco la iama fiŝista vilaĝo fariĝis loĝ-kvartalo kun imponaj palacoj kiel la Palazzo Spinola kaj la Palazzo Scassi, ambaŭ probable konstruita de Galeazzo Alessi (1512–1572). Post la konstruo de fervojoj ĝi fariĝis unu el la industriaj centroj de Italio. En 1881 Sampierdarena havis 19.501 loĝantojn. La entrepreno Gio. Ansaldo & C. estis gvida regiona kompanio pri ŝip-konstruado, ĝis kiam ĝi estis transprenita de Finmeccanica en 1993.

En 1926 la komunumo de Sampierdarena estis absorbita de Granda Ĝenovo, iĝinta en 1969 t.n. delegazione kaj en 1978 t.n. circoscrizione de Ĝenovo.

Famulo[redakti | redakti fonton]

En Sampierdarena naskiĝis Lajos Bodola (geodeto).

Esperanto en Sampierdarena[redakti | redakti fonton]

La unua Esperanto-grupo en Sampierdarena ekestis en 1911, unu jaron post tiu de Ĝenovo, vd. la artikolon "Esperanto-movado en Italio".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]