Aliseksema normismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samseksema normismo)

Aliseksema normismo estas doktrino, kiu asertas ke aliseksemo estas norma kaj ĉiuj aliaj inklinoj estas malnormaj. La termino pli vaste pritemas ideologion, ke homo devas esti aŭ viravirina, devas funkcii en la socio laŭ tiu seksa rolo kaj devas pariĝi kun unu ano de "la mala sekso". Aliseksem-normisma vidpunkto estas tia, kia traktas sekson, seksan orientiĝon, socian sekson kaj sociologian genron kiel nepre rilatajn aferojn. Oni pli ofte trovas aliseksem-normismajn vidpunktojn en aliseksemismaj kaj homofobiaj personoj ol en la ĝenerala loĝantaro[1].

Aliseksema normismo povas plu pritemi aplikadon de la normoj, reguloj kaj kutimoj de aliseksemo al rilatoj inter samseksemaj aŭ ambaŭseksemaj personoj. Ĝi povas inkluzivi stereotipojn, ke unu persono en samseksa rilato devas esti "la viro" kaj la alia persono devas esti "la virino", aŭ ke samseksa amoro nepre devas havi penetradon. Oni ofte ligas la koncepton de deviga monogamio cela de generado al aliseksema normismo. Radikala duseksema aktivisto Shiri Eisner argumentas, ke institucioj kiel samseksa edzeco enportas la biasojn de aliseksema normismo en nealiseksemajn rilatojn[2]. Samtempe ŝi argumentas, ke la forviŝado aŭ ignorado de ambaŭseksemo okazas grandparte por konservi monogamiajn, patriarkajn instituciojn.

Origino de la termino[redakti | redakti fonton]

Michael Warner popularigis la terminon en 1991,[3] en unu el la unuaj gravaj verkoj pri kvir-teorio. La radikoj de la koncepto estas en la nocio de Gayle Rubin pri "biologia/socia seksa sistemo" kaj la nocio de Adrienne Rich pri deviga aliseksemo.[4]

En serio de artikoloj, Samuel A. Chambers alvokas komprenon de aliseksema normismo kiel koncepto, kiu rivelas la atendojn, postulojn, kaj limojn produktitaj kiam socio rigardas aliseksemon kiel norman.[5][6] Unue konceptita por priskribi la normojn, kontraŭ kiuj nealiseksemuloj devas batali, "aliseksema normiso" rapide inkludiĝis en la debatoj pri sekso kaj transgenreco.[7]

Diskriminacio[redakti | redakti fonton]

Kritikantoj de aliseksemanormismaj sintenoj, kiel Cathy J. Cohen, Michael Warner, kaj Lauren Berlant, argumentas, ke ili estas subpremaj, stigmate markaj, kaj almarĝenigaj de perceptitaj aberaciaj formoj de sekseco kaj sekso, kaj ili malfaciligas sinesprimon kiam tia esprimo ne estas konforma al la normo.[1][8] Aliseksema normismo priskribas, kiel sociaj institucioj kaj politikoj plifortigas la supozon, ke homoj estas aliseksemaj kaj ke sekso estas natura duumo.[9] La kulturo de aliseksema normismo "privilegias aliseksemon kiel norman kaj naturan" kaj patronas medion, kie oni diskriminas kontraŭ GLATK-uloj en juro kaj dungado.[8]

Laŭ la kultura antropologo Gayle Rubin, aliseksema normismo en la socio de la plimulto kreas "seksan hierarkion," kiu gradigas seksajn praktikojn de "morale bona seksumo" ĝis "fia seksumo." La hierarkio metas reproduktan, monogomian seksumon inter reciproke aldevigitaj individuoj kiel "bona," kaj metas ĉiun seksan agon kaj individuon, kiu ne laŭas tiun normon, pli malalten ĝis ili falas en "fian seksumon." Specife, tio metas longdaŭraj, reciproke aldevigitaj gejaj paroj kaj dismalĉastaj malgejoj inter la du polusoj.[10] Patrick McCreery, preleganto en la Universitato de Novjorko, rigardas tiun hierarkion kiel parte klarigan de la markado per stigmato de gejaj homoj pro socie "aberaciaj" seksaj praktikoj, kiuj ofte estas praktikataj ankaŭ de malgejaj homoj, kiel konsumado de pornografio aŭ seksumo en publikaj lokoj.[8]

McCreery diras, ke tia aliseksemanormisma hierarkio estas replikata en la laborejo, kie gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj individuoj alfrontas diskriminacion, kiel kontraŭ-GLATaj dungaj politikoj aŭ laboreja diskriminacio, kiuj ofte lasas la individuojn de la "plej malalta grado en la hierarkio," kiel transgenruloj, vundeblaj per la plej evidenta diskriminado kaj nekapablaj trovi laboron.[8]

Aplikantoj kaj nunaj dungitoj povas esti laŭleĝe nedungitaj aŭ maldungitaj pro nealiseksemo aŭ perceptita nealiseksemo en multaj landoj, kiel en la kazo de la restoraciaro Cracker Barrel, kiu allogis nacian atenton en 1991 kiam ĝi maldungis dungiton pro ŝia malferma lesbanineco, citante sian politikon, ke dungitoj, kies "seksaj preferoj ne sukcese montras normalajn aliseksemajn valorojn, estas nekoheraj kun tradiciaj usonaj valoroj." Laboristoj kiel la maldungito kaj aliaj, kiel inecaj viraj kelneroj estas laŭleĝe maldungitaj per laborejaj politikoj pri "malobservo" de "normala" aliseksema kulturo.[8]

Analizante la interligon inter aliseksema normismo kaj seksa dungada diskriminado, Mustafa Bilgehan Ozturk spuris la rezulton de patriarkecaj praktikoj kaj institucioj en diversaj kuntekstoj en Turkio, plu montrante la specifajn historiaĵojn kaj lokajn formaciojn de potenco kaj scio, kiuj kreskigas la fizikajn, profesiajn, kaj psiko-emociajn agojn de antaŭĵuĝo kontraŭ seksaj minoritatoj.[11]

Samseksema normismo[redakti | redakti fonton]

La rilata termino samseksema normismo temas pri la asimilado de aliseksemanormismaj ideoj kaj konstruoj en GLATK-ajn kulturon kaj individuajn identojn. Ĝi povas temi ankaŭ pri la privilegio de samseksemaj koncernoj super tiuj de ambaŭseksemuloj/ĉiuseksemuloj kaj transgenruloj.

Laŭ Penny Griffin, prelegisto pri politiko kaj internaciaj rilatoj ĉe la Universitato de Novsudkimrio, samseksema normismo subtenas novliberalismon anstataŭ kritiki monogamion, prokreadon, kaj seksan duumismon kiel en si mem aliseksemismaj kaj rasismaj. Lisa Duggan asertas, ke samseksema normismo disigas GLATK-ajn komunumojn al hierarkioj de indeco kie la GLATK-uloj, kiuj plej proksime imitas aliseksemajn normojn pri seksa identeco, estas deklaritaj plej indaj por ricevi rajtojn. Ŝi ankaŭ diras, ke GLATK-ajn individuojn ĉe la subo de ĉi tiu hierarkio (tio estas, ambaŭseksemaj/ĉiuseksemaj personoj, transgenruloj, anoj de triaj seksoj, interseksuloj) oni vidas kiel malhelpon por la rajtoj de tiu ĉi klaso de samseksemanormismaj individuoj. Ekzemple, unu empiria studo trovis ke en Nederlando, transgenruloj kaj aliaj sekse nekonformaj GLATK-uloj estas subenrigardataj inter siaj komunumoj pro "nenorma" konduto. Tiuj, kiuj asimilas, ofte nevidebliĝas en la socio kaj spertas konstantan timon kaj honton pri la nekonformuloj inter siaj komunumoj.[12]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Lovaas, Karen, kaj Mercilee M. Jenkins. "Charting a Path through the 'Desert of Nothing.'" Sexualities and Communication in Everyday Life: A Reader. 8 julio 2006. Sage Publications Inc. 5 majo 2008. Angla lingvo.
  2. Eisner, Shiri. "Fuck marriage, fuck equality." Tradukita titolo "Fek al geedzeco, fek al egaleco." Bi radical blog. Angla lingvo.
  3. Warner, Michael (1991), "Introduction: Fear of a Queer Planet". Social Text; 9 (4 [29]): 3–17
  4. Adrienne Rich, 'Compulsory Heterosexuality and Lesbian Existence' Signs: Journal of Women in Culture and Society, 5:631-60, 1980.
  5. Samuel A. Chambers, "Telepistemology of the Closet; Or, the Queer Politics of Six Feet Under". Journal of American Culture 26.1: 24–41, 2003
  6. Samuel A. Chambers, "Revisiting the Closet: Reading Sexuality in Six Feet Under, in Reading Six Feet Under. McCabe and Akass, eds. IB Taurus, 2005.
  7. Weiss, Jillian Todd (2001). “The Gender Caste System: Identity, Privacy and Heteronormativity” (PDF). Alirita 2007-02-25.. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Krupat, Kitty. (2001) Out at Work: Building a Gay-Labor Alliance, p. 268. ISBN 0-8166-3741-5.
  9. DeFrancisco, Victoria. (2014) Gender in Communication, p. 16. ISBN 978-1-4522-2009-3.
  10. Rubin, Gayle. Thinking Sex: Notes for a Radical Theory of the Politics of Sexuality, en Vance, Carole. Pleasure and Danger: Exploring Female Sexuality (1993)
  11. Ozturk, Mustafa Bilgehan. "Sexual Orientation Discrimination: Exploring the Experiences of Lesbian, Gay and Bisexual Employees in Turkey, Human Relations, aŭgusto 2011, 64(8), 1099-1118
  12. Robinson, Brandon Andrew (2012). “Is This What Equality Looks Like?: How Assimilation Marginalizes the Dutch LGBT Community”, Sexuality Research & Social Policy 9 (4), p. 327–336. doi:10.1007/s13178-012-0084-3. 

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heteronormativity en la angla Vikipedio.