Samseksemo en Nord-Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samseksemo en Nord-Ameriko ne estas punata en iu ajn lando kaj en Kanado estas samseksa edzeco leĝe agnoskataj.

Koncernaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Usono.
Samseksaj partnerecoj en Usono
  •  Samseksa edzeco
  •  Plena agnosko de eksterlanda samseksa edzeco
  •  Neniu registrado
  • En 1973 la Usona Psikiatra Asocio decidis forigi la samseksemon el la listo de mensmalsanoj, sed ne estis ĝis la jaro 2003 kiam la Supera Kortumo nuligis la leĝojn kontraŭ la sodomio, kiu dum tiu epoko estis viglaj en 13 ŝtatoj. Tiu avanco en la plej konservemaj ŝtatoj estas akompanataj de novaj rajtoj en la liberismaj ŝtatoj, tiaj kiaj la rajto de samseksa edzeco (en Masaĉuseco, ekde 2004), la civila ligo (en Vermonto, 2000, kaj Connecticut, 2005) aŭ la civilaj ligoj sub la nomo "domkunul(in)o" (Havajo, 1997, Kalifornio, 1999, Maine, 2004, kaj Nov-Ĵerzejo, 2004).

    Kelkaj religiaj movadoj de Usono predikas ke la seksa orientiĝo ŝanĝeblas pere de "riparigaj terapioj". Tio estis denuncita de usonaj organizoj de fakuloj pri fizika kaj mensa medicino kiel neefika, nenecesa kaj ege danĝera.

    Malgraŭ tio, la homofobio estas tre forta en kelkaj kristanaj grupoj, kiel tiu de la reverendo Fred Phelps, kies ĉefa celo estas la mokado kaj persekutado de la samseksemuloj.[mankas fonto]

    Kanado[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Kanado.

    La leĝoj pri sodomio estis nuligitaj fine de la 1960-aj jaroj fare de la tiama Ministro de Justico Pierre Elliott Trudeau, en la defendado de lia pozicio antaŭ la registaro, Trudeau diris ke "la ŝtato ne interesiĝas pri la "dormĉambro de la nacio". En 2005 Kanado estis la unua lando de Ameriko kiu aprobis samseksan edzecon en sia tuta teritorio. Kanado estas konsiderata kiel unu el la plej toleremaj landoj de la mondo, kie pluraj publikaj elstaruloj sentime elŝrankiĝas.

    Meksiko[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Meksiko.
    Egaleco de samseksa edzeco en meksikiaj ŝtatoj
  •  Laŭleĝa egaleco de edziĝoj de sam-seksaj kaj kontraŭ-seksaj paroj
  •  Edziĝolicencoj estas emisiataj al samseksaj paroj malgraŭ ne esti permesitaj sub ŝtata leĝo; licencoj povas preni pli da tempo por procesi aŭ esti pli multekostaj ol licencoj por kontraŭ-seksaj paroj
  •  Nelegaleco de edziĝo: samseksaj edzoparoj ne kvalifikas kiel edziĝintaj kiam temas pri adopto de infanoj
  • En Meksiko, post la reformo de la unua artikolo de la konstitucio en 2001, kiu malpermesas la diskriminacion, la meksika registaro ekigis publikajn politikojn favore al la GLAT-a komunumo. Inter ili elstaras la kampanjo kontraŭ homofobio, kunordigata kun la Nacia Konsilio por Preventado de la Diskriminacio.

    Leĝo de Socia Kunvivado[redakti | redakti fonton]

    Samseksaj partnerecoj en Centrameriko
  •  Samseksa edzeco
  •  Leĝo deviga, kiu establas samseksan edzecon ankoraŭ ne efektivan
  •  Plena agnosko de eksterlanda samseksa edzeco
  •  Registrita partnereco
  •  Neniu registrado
  • La 9-a de novembro 2006 estis aprobata de la Leĝdona Asembleo de la Federala Distrikto la Leĝo de Socia Kunvivado, kiu permesas la leĝan agnoskadon de la civilaj ligoj inter gesamseksemuloj en Meksikurbo; ankaŭ la kongreso de la ŝtato Coahuila, Meksiko agnoskis la ligon de samseksaj personoj sub la nomo civila solidara pakto.

    En Gronlando[redakti | redakti fonton]

    En Gronlando dependa teritorio de Danio, estas laŭleĝa la civila ligo, kiu respektas kaj protektas la rajtojn de la gesamseksemuloj.

    En Sankta-Piero kaj Mikelono[redakti | redakti fonton]

    En Sankta-Piero kaj Mikelono departemento aŭ transmara teritorio de Francio, la situacio estas simila al la de Danio rilate al Gronlando, ambaŭ kundividas la samajn leĝojn kun la resto de la transmaraj departementoj, kiel Franca Gujano, Gvadelupo, Martiniko, Nov-Kaledonio ktp. Laŭ la leĝaro de Francio laŭleĝas la civila ligo kie estas respektataj kaj protektataj ĉiuj rajtoj de la samseksemuloj.

    En Bermudoj[redakti | redakti fonton]

    En la insuloj Bermudoj, kolonio aŭ teritorio apartenanta al Britio, samseksemo estas laŭleĝa kaj ĝi ne estas punata. Kvankam ĝi ne havas la samajn leĝojn de Britio, ne estas aplikataj leĝoj kiel la civila ligo.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]