Samtavola komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montro de svarmo de klientoj el kiu oni el- kaj alŝutas.

Samtavola ŝutado (angle peer to peer) estas modelo de komputila reto kies elementoj (nodoj) ne rolas ekskluzive kiel klientojserviloj sed funkcias laŭ du manieroj, estante kaj klientoj, kaj serviloj de aliaj retaj nodoj, male al sistemo tia, kia kliento-servilo, laŭ la kutima signifo de la termino.

La samtavolaj retoj ebligas komuniki kaj elsendflue partumi facile informojn, plej ofte dosierojn, sed ankaŭ kalkulojn, aŭdvidaĵojn, ktp... per interreto. La inter-paraj teknologioj cetere montriĝis tiel efikaj ke inter-para ŝutado estas konsiderata de kelkaj kiel fina ŝtupo al "libero kaj demokratio" ĉe interreto. Sen tion tiom alte taksi, oni ofte konsideras ke inter-para ŝutado enhavas filozofion pri partumado kaj profundan komunuman spiritstaton.

Teknike, samtavola ŝutado malaperigas gravan restrikton de la centraj komputiloj: antaŭ ol ĝia apero, ju pli enhavo fariĝis populara, des malpli la servilo estis alirebla pro saturaj kialoj. Per inter-para ŝutado, la kreskado de enhavo-sukceso havas kiel konsekvencon kreskadon de ties elŝut-facilecon.

Aliro al inter-para reto bezonas uzadon de aparta programo, kiu plenumas kaj klientan kaj servilan funkciojn.

Vidu ankaŭ

Samtavolaj dosierpartumaj klientoj