Brookmerland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samtgemeinde Brookmerland)
Brookmerland
Blazono
Brookmerland (Germanio)
Brookmerland (Germanio)
DEC

Map

Mapo
komunumaro en Malsupra Saksio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Aurich
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Aŭtomobila kodo AUR
Oficiala Municipokodo 034525401
Subdivido 6 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Gerhard Ihmels (ekde 2007, konfirmita en 2014 kaj 2021)
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Am Markt 10
26529 Marienhafe
Demografio
Loĝantaro 13368 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 31′ N, 7° 16′ O (mapo)53.5166666666677.2666666666667Koordinatoj: 53° 31′ N, 7° 16′ O (mapo)
Areo 77,3 km²
Oficiala retejo http://www.marienhafe.de/
vdr

Samtgemeinde Brookmerland estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Aurich, en la kerna areo de la historia regiono Orienta Frislando. La komunumaro kun la apuda komunumo Südbrookmerland reprezentas la historian kulturan areon Brookmerland, kiu tamen en la mezepoko, kiam la orientaj frisoj en la nuna nordorienta Nederlando kaj nordokcidenta Germanio ankoraŭ aŭtarkie vivis en tribaj regnoj, ankoraŭ multe pli vastis:

la signife pli granda historia kultura areo Brookmerland ĉirkaŭ la jaro 1300

Administra centro de la nuna komunumaro estas la neurba komunumo Marienhafe, kiu en la mezepoko ankoraŭ estis signifa marhaveno ĉe golfo de la Norda Maro. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 13 368 loĝantojn.

la historia kirko de Marienhafe jam en 1829 estis draste reduktita, por ŝpari vivtenokostojn

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2022 inter krampoj):

  1. Marienhafe (2456 loĝantoj)
  2. Leezdorf (1821 loĝantoj)
  3. Osteel (2134 loĝantoj)
  4. Rechtsupweg (2116 loĝantoj)
  5. Upgant-Schott (3809 loĝantoj) kaj
  6. Wirdum (1032 loĝantoj)

La teritorio el lingva vidpunkto elstaras pro tio, ke tie historie baziĝas unu el tri precipaj subdialektoj de la orientfrislanda platgermana lingvo. Tiu lingvo ankoraŭ vivas kaj flegatas, kontraste al la antikva orientfrisa lingvo, variaĵo de la frisa lingvo]], kiu en Brookmerland samkiel la resto de la historia regiono Orienta Frislando jam estas formortinta ekde la mezepoko kaj nur pluvivas iom pli sude, en la antaŭe tre izolita marĉa regioneto Saterland (ankaŭ videbla en la supra mapo de 1300), kiel saterfrisa lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]