Samtgemeinde Sögel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Samtgemeinde Sögel
Blazono
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Koordinatoj 52°51′0″N 07°31′0″O  /  52.85°N, 7.51667°O / 52.85; 7.51667 (Samtgemeinde Sögel)Koordinatoj: 52°51′0″N 07°31′0″O  /  52.85°N, 7.51667°O / 52.85; 7.51667 (Samtgemeinde Sögel)
Alto super la marnivelo 35 m
Areo 285,7 km²
Loĝantaro 16696 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Poŝtkodo 49751
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 034545407
Subdivido 8 komunumoj (Gemeinden)
Komunumestro Günther Wigbers
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Ludmillenhof (foto maldekstre)
49751 Sögel
Oficiala retejo http://www.soegel.de/
v  d  r
Information icon.svg

Samtgemeinde Sögel estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland, proksime de la limo al Nederlando. Administra centro estas la komunumo Sögel. Fine de decembro 2017 la komunumaro sume havis 16 696 loĝantojn.

La komunumara teritorio kovras la plej grandan parton de la sablogrunda pejzaĝo Hümmling, kiu etendiĝas en la nordorienta parto de la distrikto, pli-malpli 10 kilometrojn oriente de la rivero Emso, kaj estas ĉirkaŭata de malsekejoj: okcidente kaj sude de aluvia grundo proksime de la riveroj Emso okcidente kaj Hase sude, norde kaj oriente de marĉoj.

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2017 inter krampoj):

Samtgemeinde Soegel.png

  1. Börger (2753)
  2. Groß Berßen (662)
  3. Hüven (526)
  4. Klein Berßen (1123)
  5. Sögel (7928)
  6. Spahnharrenstätte (1514)
  7. Stavern (1058)
  8. Werpeloh (1132)
la historia konstruaĵo Ludmillenhof estas la administra centro de la komunumaro
situo de la komunumaro ene de la distrikto