Samuel A. Duse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel A. Duse
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1873 (1873-08-02)
en Parish of St Gertrud of Germany
Morto 9-an de februaro 1933 (1933-02-09) (59-jaraĝa)
en Hedvig Eleonora parish
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Alia nomo Sam Sellén vd
Okupo verkistokartografomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel August DUSE (ankaŭ Sam Duse kaj pseŭdonimo Sam Sellén; naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1873 en Stokholmo, mortis 9-an de februaro 1933 samloke) estis sveda militisto, verkisto, artisto kaj plurfarulo. Li estas konsiderata inter la unuaj svedaj krimverkistoj.

Samuel Duse partoprenis la unuan svedian ekspedicion al Antarkto kun ŝipo Antarctic sub gvido de Otto Nordenskjöld, kiel kartografo, hidrografo kaj meteologo. La "Golfo de Duse" (angle Duse Bay) sur Duoninsulo Triunuo estas nomita laŭ li[1]. En 1905 li rakontis pri tiu aventuro en libro Bland pingviner och sälar ("Inter pingvenoj kaj fokoj") kun propraj desegnaĵoj.

Lia pleja verkista sukceso estis serio de romanoj pri Leo Carring, fikcia detektivo simila al Sherlock Holmes. Lia debuta romano pri Carring, Stilettkäppen ("La stiletbastono"), aperis en 1913.

Referencoj[redakti | redakti fonton]