Samuel Brannan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Brannan

Samuel Brannan (naskiĝis la 2-an de marto 1819; mortis la 14-an de majo 1889) estis usona entreprenisto, kiu riĉiĝis danke al la kalifornia orimpetego meze de la 19-a jarcento.

Biografio

Samuel Brannan naskiĝis en Saco, Majno. Junaĝe li konvertiĝis al mormonismo. En 1846 post la morto de Joseph Smith, li foriris kun pluraj mormonaj amikoj al Kalifornio. Li ekloĝis en Sanfrancisko kaj eldonis la unuaj gazeton de la urbo, la California Star (Stelo de Kalifornio). Li kreis ankaŭ la unuan lernejon de la urbo. En 1847 li malfermis vendejon ĉe Sutter's Fort, en la nuna urbo de Sakramento.

En 1848 li iris al Sutter's Mill ĉe Coloma, kie estis trovita oro. Maje de la jaro 1848 Brannan disvastiĝis la novaĵon en la urboj de Sanfrancisko, post kiam li du monatojn antaŭe asertis ke tio malveris - tiel li havis sufiĉe da tempo por prepari siajn vendejojn.[1]. Li malfermis plurajn vendejojn por vendi la necesajn aĵojn al ministoj kaj aĉetis plurajn terenojn en Sanfrancisko.

Li estis nomumita ĉe la unua municipa konsilio de la urbo kaj organizis komitaton, kiu zorgis pri sekureco. Sekve, en la jaro 1853, li elektiĝis membro de la senato de Kalifornio. Li riĉiĝis pro internacia komerco, bankoj kaj fervojaj kompanioj. En 1859 li fondis Calistoga kaj en 1864 la Napa Valley Railroad Company por veturigi turistojn.

Post eksedziĝo kaj pro alkoholismo li ruiniĝis kaj mortis 70-jaraĝa en Escondido (Kalifornio). Li estis entombigita en la tombejo de Mount Hope, San-Diego (Kalifornio).

Referencoj

  1. Trisatan Gaston-Breton: "John Sutter pour tout l'or de la Californie", 18 juillet 2008, http://archives.lesechos.fr/archives/2008/lesechos.fr/07/18/300281161.htm.

Bibliografio

  • Bagley, Will. "'Every Thing Is Favorable! And God Is on Our Side': Samuel Brannan and the Conquest of California." Journal of Mormon History 23, no. 2 (1997): 185-209.
  • Bagley, Will, ed. Scoundrel's Tale: The Samuel Brannan Papers. Spokane, WA: Arthur H. Clark, 1999.
  • Dickson, Samuel. Tales of San Francisco. Stanford: Stanford University Press, 1957.

Eksteraj ligiloj