Samuel Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Johnson
Portreto de Johnson de 1775 fare de Joshua Reynolds
Portreto de Johnson de 1775 fare de Joshua Reynolds
Persona informo
Naskiĝo 17-a de septembro 1709
en Lichfield, Staffordshire, Anglio
Morto 13-a de decembro 1784
en Londono, Anglio
Mortokialo kirurgiaj komplikaĵoj
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Kolegio Pembroke • King Edward VI College Stourbridge • King Edward VI School
Subskribo Samuel Johnson
Familio
Patro Michael Johnson
Patrino Sarah Ford
Edz(in)o Elizabeth Porter
Okupo
Okupo vortaristo • lingvisto • poeto • literaturhistoriisto • verkistoinstruisto • literaturkritikisto • biografo • eseisto • politikistotradukisto • librovendisto
Verkoj A Dictionary of the English Language
vdr

D-ro Samuel JOHNSON (naskiĝis la 17an de septembro, 1709, mortis la 13an de decembro, 1784) estis angla verkisto, eldonisto, literaturkritikisto kaj leksikografo.

Johnson naskiĝis en Lichfield, Staffordshire, la filo de librovendisto. Pro financaj problemoj li ĉesigis sian studadon en Oksfordo sen diplomo kaj eklaboris kiel instruisto. Ekde 1737 li loĝis en Londono.

Johnson verkis beletron (poezion kaj prozon), gazetraportojn, kaj plurajn sciencajn verkojn. Lia literaturscienca ĉefverko estas la dek-voluma Lives of the English Poets ("Biografio de la anglaj poetoj"), kiu prezentis anglajn poetojn kaj ties verkojn. Lia leksikografio ĉefverko A Dictionary of the English Language ("Vortaro de la angla lingvo") dum cent jaroj estis la plej renoma anglalingva leksikono. Li kontribuis al diversaj ĵurnaloj, ekz. The Rambler kaj The Idler, kaj li eldonis la verkaron de William Shakespeare je ok volumoj. Li ludis centran rolon inter aro da intelektuloj, ekz. Oliver Goldsmith, Edmund Burke, David Garrick kaj James Boswell, kiu verkis biografion pri li.

Samuel Johnson mortis en 1784 en Londono.

Listo de verkoj

  • London (poemo, 1738)
  • The Vanity of Human Wishes (poemo, 1749)
  • Irene (tragedio, 1749)
  • A Dictionary of the English Language (leksikono, 1755)
  • The History of Rasselas, Prince of Abissinia (romano, 1759)
  • The Lives of English Poets (literaturkritika verko, 10 vol., 1779-1781)

En Esperanto aperis

  • Mansardo kaj ĝiaj enloĝantoj : (el la Rambler) ; Antaŭparolo al la angla vortaro ; Disertacio pri la flugarto : (ĉapitro VI de La historio de Rasselas, princo de Abisenio). – En: Angla antologio. – vol. 1. - p. 281-189

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.gutenberg.net/etext/1564 greke http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/book/search?amode=start&author=Johnson%2c%20Samuel greke http://www.fzc.dk/Boswell/People/people.php?id=17 greke http://www.thrale.com/history/english/hester_and_henry/hesters_writings/johnson_anecdotes.php