Kapitano Krik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samuel Krik)
Kapitano Krik

Samuelo Krik, polickapitano en la SenNoma Urbo
Samuelo Krik, polickapitano en la SenNoma Urbo

Vera nomo Samuelo Krik
Universo Rat-Man
Kreita de Leonardo Ortolani
Originala versio
Nomo Samuel Krik
Lingvo itala
Eldonisto Panini Comics – Cult Comics
Unua apero Rat-Man n. 1 (Rat-Man contro il Ragno)
Dato novembro 1995
Oficiala retejo www.rat-man.it
Esperanta versio
Tradukis projekto RoMEo
Eldonis Espero
Unua apero Rat-Man n. 1 (Rat-Man kontraŭ la Araneo)
Dato novembro 2007
Esperanta retejo retejo de projekto RoMEo
Detaloj
Naskiĝdato 1935
Sekso M
Amikoj Tadeo Brakko
Povoj gvidkapablo
vdr

La Kapitano Krik estas komiksa rolulo kiu apartenas al la universo de Rat-Man, kreita de Leo Ortolani.

Personeco[redakti | redakti fonton]

Kiel klarigis la aŭtoro mem en numero de Rat-Man Collection (RMC) inspirita je Star Trek, lia nomo venas de (ne tro kaŝita) anagramo de tiu de la kapitano de la kosmoŝipo Enterprise.

Junega, partoprenis en la atempto kapti la fian Boda Valkero, sed trovis nur lian filon, Janus.

Fariĝis poste kapitano de la polico en la SenNoma Urbo. Malaperas post la kapto de la Katino, eĉ se en la epizodo Forgesitaj de la tempo! (RMC10, januaro 1999), kiu okazas multajn jarojn post la nuntempo, oni lin vidas denove kiel kapitano je la mortmomento (li mortis baptante bombon per basbalbatilo por montri ke ĝi jam ne plu povus eksplodi).

En RMC66 li reaperas kaj, en RMC67, kiam Rat-Man lin demandas kial kaj kien li estis malaperinta, li respondas ke estas kialo por ne doni klarigojn (kvankam, en la tuj posta bildo, oni vidas Ortolani agnoskante ke li ankoraŭ ne trovis taŭgan klarigon por ĉio).