Samuel Linde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Linde
Persona informo
Samuel Linde
Naskiĝo 20-an de aprilo 1771 (1771-04-20)
en Toruń
Morto 8-an de aŭgusto 1847 (1847-08-08) (76-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Evangelia-aŭgsburga tombejo en Varsovio vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanapola vd
Loĝloko ToruńLeipzigVarsovio vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Akademia Gimnazio en Thorn • Universitato de Lepsiko vd
Subskribo Samuel Linde
Familio
Infanoj Ludwika Górecka vd
Profesio
Okupo vortaristo • lingvistobibliotekistopedagogotradukisto • universitata instruisto • verkisto • literaturkritikisto • slavisto • leksikologo vd
Laborkampo lingvoscienco vd
Aktiva en Leipzig vd
Verkado
Verkoj Dictionary of Polish language vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel Bogumił LINDE (naskiĝis la 11-an aŭ 24-an de aprilo 1771 en Toruń, mortis la 8-an de aŭgusto 1847 en Varsovio) – pola leksikografo, lingvisto kaj bibliotekisto.

Naskiĝis kiel la plej juna filo de serurista majstro kaj urba konsilano, enmigranto el Svedio, Jan Jacobsen Linde kaj Anna Barbara Langenhann. Frekventis al tiea Lernejo Novurba kaj protestantisma Gimnazio Akademia. Studis teologion kaj filologion en Leipzig, montrante tie grandan ekinteresiĝon pri filologio, ankaŭ la klasika. En 1792 post dujara penado fariĝis lekciisto de la literaturo kaj la pola lingvo prezentante habilitan disertaĵon sub la titolo De solatiis adversus mortis horrores in Platone et Novo Testamento obviis. Ekde aŭtuno de 1793 komencis kunlaboron kun restadantaj en emigracio adeptoj de faligita Konstitucio de la 3-a majo, tradukante i.a. al la germana lingvo iliajn propagandajn materialojn.

Samuel Linde

Dum la insurekcio de Kościuszko estis en Varsovio akceptante starpunkton de Hugo Kołłątaj. Linde estis unu el inicantoj de pendigado de perfiduloj la 28-an de junio 1794. Post malvenko de la insurekcio kunligiĝis kun Józef Maksymilian Ossoliński, en la jaroj 1795-1803 plenumante funkcion de lia persona bibliotekisto en Vieno. Dum tiu ĉi periodo kolektis bazan materialon leksikografan al sia vivoverko, vortaro de la pola lingvo. Dank’ al tio – kun la apogo de Adam Kazimierz Czartoryski kaj Tadeusz Czacki aprecantaj lian laboron – en 1800 fariĝis membro de la Varsovia Societo de la Scienc-Amikoj.

En 1803 dank’ al helpo de sia frato kaj pluraj germanaj sciencistoj fariĝis gvidisto de fondata de prusoj Liceo Varsovia, kies funkcion plenumis seninterrompe ĝis 1831. Povas esti, ke lia dependeco de aneksaj povoj estis kaŭzo de lia tiutempa servilisma sinteno en la Societo de la Scienc-Amikoj.

La 1-an de marto 1804 Linde publikigis prospekton de la vortaro de la pola lingvo, kalkulitan je nur 4 volumoj. Abonigo ne estis facila malgraŭ subteno de la prusa reĝo. Finfine oni eldonis ĝis 1815 - i.a. dank’ al aristokrataj bonfarantoj - 6 volumojn en eldonkvanto de 1200 ekzempleroj. La tuta stoko estis tamen forvendata dum dekkelkaj sekvaj jaroj (i.a. helpe de la caro Aleksandro la 1-a, kiu devigis rusajn lernejojn aĉeti la vortaron).

La vortaro estis, malgraŭ pluraj mankoj, alte taksita de tiutempaj sciencistoj, kies rezulto estis membrigo de Linde en multaj sciencaj societoj eksterlande.

Linde estis ankaŭ membro de klerigaj instancoj de Varsovia dukejo: Ĉambro Eduka – de 1807, Societo por Elementaj Libroj – de 1810 (prezidanto en la jaroj 1810-1823). Dum la jaroj 1816-1818 lekciis ĉe Varsovia Universitato, de 1818 estis direktoro de apartigita de la universitato Publika Biblioteko plikvantigante ties kolektojn je maloftegaj oldpresaĵoj. Krome estis prezidanto de Varsovia Konsistorio Protestantisma kaj deputito por Sejmoj de 1818 kaj 1820.

En la dua duono de la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento lia scienca famo de humanisto estis vualita i.a. de Joachim Lelewel. Ankoraŭ en 1826 li nobeliĝis ricevante la blazonon Vortaro. Laboris ankaŭ pri vortaro pola-rusa atingonta unuecigon de ambaŭ lingvoj, kiu tamen – malgraŭ pozitiva opinio de Miĥail Pogodin – ne trovis apogon de caraj instancoj.

La dua eldono de la Vortaro, kun kompletigoj, aperis eldonita de Ossolineum en la jaroj 1854-1861 (fotorepresaĵo 1951).

Distingita de la Ordeno de Sankta Stanislao de la 2-a klaso atribuita de Aleksandro la 1-a.