Samuel Morse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Morse
usona inventisto kaj profesoro
usona inventisto kaj profesoro
Persona informo
Aliaj nomoj American • Brutus
Naskiĝo 27-a de aprilo 1791
en Charlestown, Masaĉuseco, Usono
Morto 2-a de aprilo 1872
en Novjorko, Usono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Green-Wood Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Yale College • Phillips Academy
Subskribo Samuel Morse
Familio
Patro Jedidiah Morse
Patrino Elizabeth Breese Morse
Frat(in)oj Sidney Edwards Morse • Richard Cary Morse
Edz(in)o Sarah Elizabeth Griswold
Infanoj Leila Morse • Samuel Arthur Breese Morse, Jr. • Charles Walker Morse
Okupo
Okupo inventistofizikistoskulptisto • pentristo • universitata instruisto • fotistoverkisto
Verkoj Morsa kodo
vdr

Samuel Finley Breese MORSE (naskiĝis la 27-an de aprilo 1791 en Charlestown, Masaĉuseco, mortis la 2-an de aprilo 1872 en Novjorko) estis usona inventisto kaj profesoro pri pentroarto, plastika arto kaj desegno. Li famiĝis pro la invento de kodo, antaŭulo de la hodiaŭa Morsa kodo, sistemo de linioj kaj punktoj (aŭ longaj kaj mallongaj signaloj), kiu ebligas sendon de mesaĝoj trans grandajn distancojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Samuel Morse estis filo de pastro. Li sukcesis studadon en la supera lernejo de Yale (hodiaŭa Yale-universitato) kaj sekvis instruon de librovendisto. Poste tamen li gajnis sian vivon per pentrado. Li estis lernanto de Washington Allston kaj Benjamin West kaj famiĝis ĉefe kiel portretisto kaj skulptisto.

Verko[redakti | redakti fonton]

Ne Samuel Morse inventis la telegrafon; 50 jarojn antaŭe (1793), la optika telegrafo de Chappe ebligis dissendon trans centojn da mejloj. Same li ne estis tiu, kiu inventis la elektran telegrafon: Soemmerring, Steinheil, Carl Friedrich Gauss kaj Weber en Germanio, André Marie Ampère en Francio, Schilling en Sankt-Peterburgo, Richtie kaj Alexander en Skotlando, Wheatstone en Anglio, jam estis trovintaj solvojn por elsendi mesaĝojn uzante elektron. La genio de Morse estis desegni simplan maŝinon praktikan, efikan, malaltekostan, facile uzeblan kaj ĉefe sukcese decidigi (ne sen malfacilaĵoj) siajn samtempulojn fari sufiĉe sensacian eksperimenton (la konekton Vaŝingtono - Baltimore).

La inventaĵo de Morse estas dunivela:

  • la maŝino kun papera bendo
  • la Morsa kodo, konsistanta el signoj longaj kaj mallongaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]