Samuel P. Huntington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Samuel P. Huntington
Samuel P. Huntington (2004 World Economic Forum).jpg
Persona informo
Naskonomo Samuel Phillips Huntington
Naskiĝo 18-an de aprilo 1927 (1927-04-18)
en Novjorko, Novjorko, Flag of the United States (1912-1959).svg Usono
Morto 24-an de decembro 2008 (2008-12-24) (81-jara)
en Martha's Vineyard, Masaĉuseco, Flag of the United States.svg Usono
Mortokialo diabeto
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato YaleUniversitato de Ĉikago • Stuyvesant High School
Profesio
Profesio filozofo • geopolitikisto • politikologo • verkisto • universitata profesoro • sociologoekonomikisto
Verkoj The Third Wave: Democratization in the Late Twentieth Century
Kontraŭstaro inter Civilizacioj
Who Are We? The Challenges to America's National Identity
v  d  r
Information icon.svg

Samuel Phillips HUNTINGTON (18a de Aprilo, 1927 – 24a de Decembro, 2008) estis usona politika sciencisto, konsilisto kaj universitata profesoro. Li pasigis pli ol duono da jarcento ĉe la Universitato Harvard, kie li estis direktoro de la Harvarda Centro por Internaciaj Aferoj kaj profesoro de la Albert J. Weatheread III Universitato. Dum la prezidenteco de Jimmy Carter, Huntington estis the Kunordiganto de Sekurecplanado por la Nacia Sekureckonsilantaro de la Blanka Domo. Li estis plej bone konata pro sia teorio de 1993, nome "Kontraŭstaro inter Civilizacioj", de post-Malvarma Milito nova mondordo. Li argumentis, ke futuraj militoj ne estos luktataj inter landoj, sed inter kulturoj, kaj ke la Islama ekstremismo estus la plej granda minaco al la monda paco. Oni konsideras, ke Huntington helpis formi la Usonajn vidpunktojn pri civil-militistaj rilatoj, politika disvolvigo, kaj kompara registarado.[1]

Kontraŭstaro inter Civilizacioj estas teorio, proponita de Huntington, ke popolaj kultura kaj religia identeco fariĝos ĉeffonto por konfliktoj en la post-malvarmmilita mondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lewin, Tamar (28a de Decembro, 2008). "Samuel P. Huntington, 81, Political Scientist, Is Dead". The New York Times. [1] Alirita la 26an de Aŭgusto 2018.