Samuel Richardson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samuel RICHARDSON (n. la 19-an de aŭgusto 1689 en Derbyshire, m. la 4-an de julio 1761 en Londono) estis angla verkisto.

La filo de lignaĵisto unue fariĝis presisto, poste iĝis posedanto de presejo kaj eldonisto. Amikoj rimarkintaj lian talenton skribi leterojn en bonega stilo, instigis lin al la eldonado de leter-ekzemploj por privataj celoj. La kolekto Letters Written to and for Particular Friends estiĝis ekde 1739, kaj kiel kromprodukto en 1740 aperis la leter-romano Pamela or, Virtue Rewarded, kiu famigis la verkinton.

La verkaro de Richardson ravis famulojn kiel ekz. Goethe kaj Rousseau, sed ankaŭ elvokis kritikojn. Henry Fielding ekz. verkis parodion pri Pamela, malkaŝante, ke la virto de la protagonistino (servistino rezistanta al la amoremo de sia mastro) estas nura esprimo de hipokriteco. Post Pamela aperis en Eŭropo centoj da liter-romanoj. Ia influo de Pamela ankaŭ okazis en Francio, en moka vojo, tre eble Justine de la Markizo de Sade kaj kelkaj rakontoj de Voltaire enhavas, parte, mokaĵo pri ĝi.

Sia dua romano Clarissa ankaŭ tre influis siatempan eŭropan literaturon. Chordelos de Laclos citas ĝin en sia verko Les Liaisons Dangereuses.

Listo de verkoj

  • Pamela, or Virtue Rewarded (romano, 1740)
  • Clarissa; or, The History of a Young Lady (romano, 1747/48)
  • The History of Sir Charles Grandison (romano, 1753/54)