Samuel Ustazade Silvestre de Sacy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Ustazade Silvestre de Sacy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1801 (1801-10-17)
en Parizo
Morto 14-an de februaro 1879 (1879-02-14) (77-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grandjuro vd
Familio
Patro Antoine-Isaac Silvestre de Sacy vd
Infanoj Marie Alfred Silvestre de Sacy vd
Profesio
Okupo bibliotekistopolitikistoĵurnalistoadvokato • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel Ustazade Silvestre de SACY, la filo de Antoine-Isaac Silvestre de Sacy (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1801 en Parizo, mortinta la 14-an de februaro 1879 samloke) estis franca juristo, verkisto kaj ĵurnalisto

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jursciencoj li dediĉis sin komplete je studoj literaturaj apartenonte ekde 1828 al la plej diligentaj anoj de la redaktistaro de »Journal des Débats«. Jam delonge laborante je nivelplialtigo de publika instruado kaj sekurigo de populara kleriĝo sendependa de ekleziaj institucioj (deveninte tamen laŭdire el jansenisma enfamilia fono) li vokitis en 1864 en la konsilantaron de publika edukado. Tie li reklamis por la klopodoj de ministro Duruy sukcese. En 1865 Sacy nomumitis senatoro.

Elekton de liaj publicitaĵoj, kie li evidentiĝis kiel unu el la plej elstaraj prozistoj francaj, li eldonis sub la titolo »Variétés littéraires, morales et historiques« (1861). En 1855 li ekmembris ĉe Franca Akademio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 408 (tie ĉi interrete)