Samuli Edelmann
Aspekto
| Samuli Edelmann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Samuli Casimir Edelmann |
| Naskiĝo | 21-an de julio 1968 (57-jaraĝa) en Pori |
| Lingvoj | finna |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Familio | |
| Patro | Toni Edelmann |
| Patrino | Marja-Leena Kouki |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro filmaktoro kantisto televida aktoro |
Samuli EDELMANN (naskiĝinta 21-a de julio 1968 en Pori, do nun 57-jara) estas finna kantisto kaj aktoro. Li aktoris en multaj filmoj kaj televidrogramoj kaj dubladis televidprogramojn. Li studis en teatra altlernejo en 1989–1991. Lia unua grandeta kinrolo estis en filmo Talvisota (Vintra Milito) en 1989. Li fariĝis populara pro sia rolo en la filmo Veturimiehet heiluttaa (La lokomotivuloj mansvingas) de 1992. Li fariĝis konata kiel kantisto je kanto Pienestä kii (ne malgranda) en 1991. En la sama jaro li reprezentis sian landon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1991 per kanto Peggy. Kanto Tuhat yötä (mil noktojn), kiun li diskis kun kantistino Sani estis sukceso en 1995.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- la kanto Tuhat yötä (mil noktojn) kantata de Samuli Edelmann kaj Sani en la retejo Jutubo (finne)
- la kanto Palava pää (en alia mondo) kantata de Samuli Edelmann en la retejo Jutubo (finne)
- la kanto Armaan läheisyys (proksimeco de la amato) kantata de Samuli Edelmann en la retejo Jutubo (finne)

