Samsaĝo Vato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samwise Gamgee)
Samsaĝo Vato
hobito • rolulo en fantasta filmo • literatura rolulo
Kreita de John Ronald Reuel Tolkien
Verko La Mastro de l’ Ringoj
La Mastro de l’ Ringoj: La Kunularo de l’ Ringo (filmo)
La Mastro de l’ Ringoj: La Du Turoj
La Mastro de l’ Ringoj: La Reveno de l’ Reĝo
The Lord of the Rings: The Return of the King
La Kunularo de l’ Ringo
Rolita de Sean Astin
Informoj
Originala nomo Samwise Gamgee
Sekso vira
Nacieco la Provinco
Posedaĵo Unu Ringo, Piko, Bag-Endo, Bill the Pony
Okupo glavobatalanto • servistokorpogardistoĝardenisto
Patro Hamfasto Vato
Patrino Bell Goodchild
Gefratoj Hamson Gamgee • Marigold Gamgee
Edzo/Edzino Roza Kotono
Infanoj Elanor Gardner • Goldilocks Took • Frodo Gardner
Malamikoj SaŭronoGolumo
vdr

Samsaĝo Vato[1] (angle Samwise Gamgee; naskiĝis en 2983 de la Tria Epoko[2], mortis en la Kvara Epoko[3]) – rolulo el la mitologio de Mez-Tero de J.R.R. Tolkien. Unu el la ĉefroluloj de la romano La Mastro de l' Ringoj. En la romano li plej ofte estas nomata Sam.

Li estis la plej juna filo de Hamfasto, de kiu li transprenis la postenon de ĝardenisto en Bag-Endo, la domo de Bilbo Baginzo. Pro ĉi-lasta Samsaĝo estis ravita pri elfoj kaj la legendoj de Mez-Tero. Tial li fervore akompanis Frodon al Rivendelo en la jaro 3018 de la Tria Epoko[4].

Li kaŝaŭskultis la Konsiliĝon ĉe Elrondo, sekve oni elektis lin membro de la Kunularo de la Ringo. Post kiam la Kunularo disiĝis en Part Galeno, Sam sekvis Frodon al Mordoro por detrui la Unu Ringon en la fajro de la Monto de Sorto. Dum iom da tempo post la batalo kun Ŝeloba Sam estis konvinkita, ke Frodo mortis, kaj tial fariĝis portempa Ringoportanto.

Reveninte de la vojaĝo, li edziĝis al Roza (Rozinjo) Kotono kaj vivis en Bag-Endo kun Frodo. En 3021 li akompanis Frodon en lia lasta vojaĝo al Mitlondo, de kie Frodo, kune kun Bilbo, Gandalfo, Elrondo kaj Galadriela, forveturis al la Benita Regno (Amano).

Samsaĝo Vato heredis de Baginzoj Bag-Endon kaj estis elektita la urbestro de La Provinco sep fojojn en la jaroj 7–56 de la Kvara Epoko. Post la morto de Rozinjo Sam konfidis la Ruĝan Libron al sia plej aĝa filino Elanora kaj forveturis trans la Maron kiel la lasta el la Ringoportantoj[4]. Al Amano li foriris en la jaro 86 de la Kvara Epoko.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto-nomo el: La Mastro de l' ringoj: 2: La du turegoj. 2. eld., kor. Tolkien, J. R. R.,; Auld, William (trad.). Kaliningrado: Sezonoj; 2007
  2. Laŭ la kalendaro en la Apendico B de „La Reveno de la Reĝo”
  3. La mortodato estas nekonata; vd. la leteron n-ro 325 de J.R.R. Tolkien.
  4. 4,0 4,1 Robert Foster: Enciklopedio de Mez-Tero.