Samy Molcho
Samy Molcho | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1936 (89-jaraĝa) en Tel-Avivo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo ![]() | ||||
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Nadiv Molcho (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dancisto koreografo mimo ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samy MOLCHO (hebree: סמי מולכו; naskiĝinta la 24-an de majo 1936 en Tel-Avivo) estas aŭstra kaj israela mimo kaj fakverkisto. Li priskribis korplingvon kiel agnoskotan komunikilon en multaj libroj laborinte kiel reĝisoro (aparte por duonoperoj).
Vivo
[redakti | redakti fonton]
Eksetliĝinte en 1960 je Vieno li estis ĝis 2004 profesoro ĉe la Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno kiel ankaŭ ĉe Max-Reinhardt-seminario. Tutmonde li konatiĝis per faklibra skribado pri la efiko de gestoj kaj mimado por funkcianta interhoma komunikado.
Junartistece li pliriĉigis pantomimon per gravaj psikologiaj kaj dramaj trajtoj. Li ofte por Aŭstrujo varbis kulturinterŝange kaj okazigas de 1980 en Vieno la Internacian Somerakademion pri Pantomimo kaj Korpolingvo. La nombro de la partoprenantoj atingis intertempe ne tute 200 uloj (aŭstraj kaj neaŭstraj).
Kiam Molcho estis dekjaraĝulo li unuafoje sin sursceneje prezentis.[1] Studis Molcho en Israelo dancadon kalsikan kaj ties pli modernajn variojn kaj la teknikon de pantomimo. Post frekvento de la aktora lernejo li spekteblis de 1952 danciste en Jerusalemo ĉe la Urba Teatro. Kvar jarojn pli malfrue li fariĝis solulo pri moderna danco je Tel-Avivo. En 1960 okazis lia ununura tutan vesperon pleniganta dancvespero - kio ankaŭ internacian trarompon signifis.
En verkoj siaj li ne limiĝas pri dialogoj kaj komercaj interparoloj (kio traktatas ankaŭ de aliaj fakuloj mimik-interpretantoj) sed li enŝovas krome ekz. la trotadon kaj tipaĵojn en la vivo de geedzparoj kaj familioj. Laŭ li 80 elcentoj de niaj agoj kaj decidoj ŝuldiĝas al nevorta komunikado. Sekve reklamadas li por pli profunda ekkono de korpolingvo kaj tuthomaj konsideroj en kadro de komunikado.[2]
En 1980 ekis lia prelegada kaj seminarigvidada karieroj, i.a. por prezentistoj, entreprenistoj, politikistoj kaj kuracistoj. Ankaŭ la eksa aŭstra kanceliero Alfred Gusenbauer estis kliento lia ĉirkaŭ la balotoj parlamentej de 2006. La rezultoj de tio videblis je pli sperta aranĝo de balotvarba afiŝoj kaj televidaj debatoj kun konkursantoj.
Edzigis lin la duan fojon en 1978 la kuiristino Haya Heinrich naskonta kvar filojn.[3][4]
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Körpersprache, kun fotoj de Thomas Klinger kaj Hans Albreĉt Lusznat. 1983, ISBN 3-442-17382-5.
- Magie der Stille. 1987, ISBN 3-570-00766-9.
- Körpersprache als Dialog. 1987, ISBN 3-570-02891-7.
- Körpersprache im Beruf. 1988, ISBN 3-576-10630-8.
- Partnerschaft und Körpersprache. 1990, ISBN 3-570-00958-0.
- Körpersprache der Kinder. 1992, ISBN 3-576-10043-1.
- Alles über Körpersprache. Kun fotoj de Thomas Klinger. 1995, ISBN 3-576-10496-8.
- Körpersprache. (Video) 1995.
- Körpersprache der Kinder. (vide,) 1997.
- Körpersprache der Promis. 2003, ISBN 3-442-39038-9.
- Körpersprache des Erfolgs. 2005, ISBN 3-7205-2656-9.
- ABC der Körpersprache. 2006, ISBN 3-7205-2841-3.
- SAMY MOLCHO LIVE. (DVD) 2006.
- Mit Körpersprache zum Erfolg 2.0. (DVD) 2007.
- ...und ein Tropfen Ewigkeit – Mein bewegtes Leben. 2007, ISBN 978-3-85002-612-3.
- Das 1x1 der Körpersprache der Kinder. 2008, ISBN 978-3-7205-4059-9.
- Mit Körpersprache zum Erfolg 3.0. (DVD) 2009.
- Umarme mich, aber rühr mich nicht an – Körpersprache der Beziehungen Von Nähe und Distanz. 2009, ISBN 978-3-424-20001-0.
- Samy Molcho – Lebenswerk. (DVD) 2013.
Honoroj kaj premioj
[redakti | redakti fonton]- 1987: Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien (Vieno)
- 1996: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (unua klaso; Aŭstrujo)
- 2004: Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich (Aŭstrujo)[5]
- 2008: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien (Vieno)
Citaĵo
[redakti | redakti fonton]- Was wir sind, sind wir durch unseren Körper. Der Körper ist der Handschuh der Seele, seine Sprache das Wort des Herzens. Jede innere Bewegung, Gefühle, Emotionen, Wünsche drücken sich durch unseren Körper aus.[6]
- Samy Molcho
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Samy Molcho en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB
- hejmpaĝo
- sonbendigoj kun Samy Molcho - ĉe: mediathek.at
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Herlinde Koelbl: "Ich bin nie gegen den Strom geschwommen" - ĉe: Die Zeit, 6.9.2012
- ↑ Katrin Sachse: "Körpersprache: Der größte Schwätzer aller Zeiten" - ĉe: Focus, 14.3.2025
- ↑ Denise Snieguole Wachter: "Haya Molcho und ihr Neni: Die Familie ist der Schlüssel zum Erfolg" - ĉe: Stern, 20.4.2016
- ↑ "Falstaff ehrte Haya Molcho für ihr Lebenswerk" - ĉe: falstaff.com, 11.2.2022
- ↑ "Aufstellung aller durch den Bundespräsidenten verliehenen Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich ab 1952" (PDF)
- ↑ Traduko: Kio ni estas, tio estas ni nur per nia korpo. Ĝi estas la ganto de la animo, kaj ĝia lingvo estas la vorto de la koro. Ĉiu ajn interna movo, sento, emocio, deziro esprimiĝas per korpo nia.