Sanĉo la 1-a (Gaskonio)
Sanĉo la 1-a (Gaskonio) (770-816) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Duklando Gaskonio ĉirkaŭ 760-a
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 770 en Gaskonio, Francio | ||||
Morto | 816 en Batalo de Pankorbo, Kastilio kaj Leono, Hispanio | ||||
Familio | |||||
Patro | Lupo la 2-a ![]() | ||||
Patrino | Numabela of Cantabria (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Garcia Loup (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Ailona Aznárez of Aragón (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Aznar Sánchez la 1-a (Gaskonio), Dhuoda (mul) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sanĉo la 1-a López (Gaskonio) aŭ Sanĉo Lupo estis Duko de Gaskonio inter la jaroj 801-a kaj 812-a. Li estis filo de Lupo la 2-a, kiu, en la 778-a estis mortkondamnita per pendumo fare de imperiestro Karolo la Granda, Reĝo de la Frankoj inter 768 kaj Imperiestro de la Okcidento (Imperatur Romanorum) inter 800-a ĝis sia morto en 814-a.
Sanĉo estis ankoraŭ juna viro. La pli aĝa frato de Sanĉo la 1-a, Adalriko de Gaskonio, sinjoro de la teritorioj okcidente de la Malsupra Navaro, kiel Bearno (nun parto de la departemento Atlantikaj Pireneoj) kaj Bigorre (nun preskaŭ koincidante kun la Altaj Pireneoj) lin sukcedis en la registaro de Gaskonio.
En 781, Karolo la Granda igis sian filon Ludoviko, tiam trijara, reĝon de Akvitanio. Kelkajn jarojn poste, Sanĉo Lopo revenis en Akvitanion. Ludoviko donacis la Duklandon de Vasconia al li en 800-a.
Post la morto de Lupo la 2-a, patro de Semeno la 1-a, la vaskoj levis al la potenco unu el liaj filoj, Sanĉo Lopo la 1-a, kiu rekonis la suverenecon de Karolo la Granda kaj partoprenis, kontraŭ siaj sentoj sed pro lojaleco, en la ekspedicio organizita de la reĝo de Akvitanio kontraŭ Barcelono en la 4-a de aprilo 801-a.

Sed tiu rekono estis mallongdaŭra ĉar en 802-a, Pamplono promesis fidelecon al la emiro de Kordovo, Al-Aqsa la 1-a. La Vaskoj helpis al li kontraŭ Ludoviko la Pia, filo de Karolo la Granda, kaj rekonis lian suverenecon. En 806-a, la frankaj kronikoj konfirmas tiun rekonon, sed kelkajn jarojn pli frue ili revenis al franka regado.

La morto de gaskono Bergon, Grafo de Fezensac, permesas al la Frankoj elekti unu el liaj propraj, Leŭtardo de Fézensac, sed igas la gaskonon tre malfeliĉa, kiuj ribelas kontraŭ la nova grafo, mortigante kelkajn el siaj viroj, kelkajn per fajro. Ludoviko la Pia aplikas la leĝon de reprezalio por la forbruligo de la ĉefaj ribelantoj ĉe la Dieto de Tuluzo.
Li partoprenis aliajn ekspediciojn inter 804-a kaj 812-a.
Kiam Ludoviko la Pia sukcedis Karolon la Grandan en 814-a, Sanĉo Lopo restis en Akvitanio.
En 816, koalicio de kristanaj sinjoroj estis formita kontraŭ la islamanoj de Hispanio. La du armeoj alfrontas unu la alian en la "Batalo de Pancorbo", kiu daŭris dek tri tagojn. Sanĉo Lopo estas mortigita dum la batalo, same kiel lia frato Garcia Lopo.
Familiaj rilatoj
[redakti | redakti fonton]Sanĉo Lopo estis filo de Lupo la 2-a de Akvitanio (718-778) kaj patro de:
- pt:Aznar Sanches (? - 836), Grafo de Gaskonio Citeriore.
- Sancha de Gaskonio (810-854), edziniĝis kun la grafo de Peiregòrd, Emenon de Angoulême (? - 866).
- Sanĉo la 2-a Sanĉez (ĉ. 810 - 864), grafo de Gaskonio Citeriore.
- Duoda de Agen (795-844) edziniĝis kun pt:Bernardo de Septimânia (795–844).
- ? el Gaskonio, patrino de es:García Jiménez de Pamplona[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Portugala Vikipedio.