Saltu al enhavo

Sanĉo la 2-a (Kastilio kaj Leono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanĉo la 2-a
(Kastilio kaj Leono)
(1036-1072)
Ikonografia bildo Sanĉo la 2-a (Kastilio kaj Leono)
Ikonografia bildo Sanĉo la 2-a (Kastilio kaj Leono)
Persona informo
Sancho II de Castilla
Naskiĝo 1036
en Zamoro, Hispanio
Morto 7-an de oktobro 1072
en Monaĥejo de San Salvador de Oña, Oña, Hispanio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo monastery of San Salvador de Oña (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Kastilio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Jiménez dynasty vd
Patro Fernando la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sancha of León (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Urraca of Zamora (en) Traduki, Elvira of Toro (en) Traduki, Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio kaj García II of Galicia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alberta (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto
batalanto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sancho la 2-a, la Forta (Kastilio kaj Leono) estis 1-a Reĝo de Kastilio (27.12.1065-1071), Galegio (1071-1072) kaj Leono siaj lastaj jaroj de 1072-a. Li estis filo de Fernando la 1-a kaj Sancha Alfónsez, Reĝino de Leono.[1]

Naskita ĉe Zamoro, Sanĉo estis la majoratulo de Ferdinando la Granda kaj en:Sancha de Leono (1018-1067). Li estis edziĝinta al Alberta, konata sub nomo nur pro ŝia karaktero kiel la edzino de Sanĉo en nuntempaj ĉartoj. Kronikisto rakontis ke konkurado pri la mano de la filino de Vilhelmo la Konkerinto, reĝo de Anglio kaŭzis malpacon inter la du filoj de Ferdinando la 1-a, kaj kelkaj historiistoj tiel konjektis ke la edzino de Sanĉo, kun ŝia ne-ibera nomo, eble estis la koncerna filino. Tamen, du pli postaj normandaj kronikistoj raportas ke ŝi estis la fianĉino de Alfonso la 6-a, kaj ne la edzino Alberta de Sanĉo, kiu estis la filino de Vilhelmo.

Post kiam Ferdinando la Granda venkis kaj mortigis la fraton de sia edzino en batalo, li estis kronita Reĝo de Leono kaj Kastilio kaj nomis sin "Imperator totius Hispaniae" ("Imperiestro de la tuta Hispanio"). Kiam la regno estis disigita sekvante la morton de Ferdinando en 1065-a, Sanĉo sukcedis sian patron kiel Reĝon de Kastilio, dum la pli juna frato de Sanĉo Alfonso iĝas Reĝo de Leono kaj lia plej juna frato García (1043-1090) iĝis reĝo de la reestablita Regno de Galegio (dispartita de Leono).

Ĉiu el la fratoj ankaŭ ricevis influkampon inter la Tajfaj ŝtatoj, kun Sanĉo indikita por ricevi la "parias" (tributaj pagoj) de la Tajfo de Zaragozo. Ferdinando ankaŭ donis kelkajn posedaĵojn al siaj du filinoj, donante al Urraca (1033-11-3) kontrolon sur la urbo de Zamoro kaj Elvira la urbo de Toro, ambaŭ teritorioj ene de la Regno de Leono de Alfonso.

La Graflando de Kastilio en 1037-a. Centre, norde.
Islamaj regnoj de Al-Andalus, malsupre, verde.

En 1068-a, Sanĉo venkis siajn kuzojn Sanĉo la 4-a de Navaro kaj Sanĉo de Aragono en la Milito de la Tri Sanĉoj. Tio vastigis lian Regnon de Kastilio kun la rekonkerita tero de Bureba, Alta Rioĥo, kaj Alavo, kiujn lia patro donis al la patro de Sanĉo la 4-a, García, por lia subteno en venkado de Bermudo la 3-a de Leono. La saman jaron, Alfonso invadis la Tajfon de Badajoz, vasalan ŝtaton de la Regno de Galegio de sia frato Garcia. Sanĉo, maltrankvila ke Alfonso havis intencojn dum konkerado de siaj fratoj, venkis Alfonso'n ĉe la Batalo de Llantada, reinstalante la "status quo" ("antaŭa situacio de la teritorio").

Sanĉo disvolvis sian propran apetiton por la regno de sia plej juna frato: formante teamon kun Alfonso en 1071-a, Sanĉo marŝis en tuta Leono por konkeri la nordajn terojn de García tiutempe kiam Alfonso estis en la suda parto de la galega regno emisiante ĉartojn. García fuĝis al ekzilo en la Tajfo de Sevilo, dum liaj pli maljunaj fratoj dividis la Regnon de Galegio inter ili.

Sanĉo baldaŭ turnis sin kontraŭ Alfonso. En 1072-a, kun la helpo de lia militisto El Cid, ĉe la Batalo de Golpejera, li venkis Alfonso'n, kiu fuĝis en ekzilon en la Tajfo de Toledo. Sanĉo estis kronita Reĝo de Leono la 12an de januaro 1072-a, tenante ĉiujn tri kronojn kiujn Ferdinando distribuis al siaj filoj nur ses jarojn pli frue. Elvira de Toro, la urbo de la fratino de Sanĉo, Elvira, falis facile en 1072-a. Sanĉo estis bremsita en sieĝo de la pli bone defendita urbo de sia fratino Urraca, Zamoro.

Zamora nobelulo, Vellido Adolfo (ankaŭ konata kiel Bellido Dolfos), eniris la tendaron de Sanĉo ŝajnigante esti dizertinto kaj asasinis lin. Vellido estis postkurita reen al Zamoro fare de El Cid, sed eskapis el la urbo tra enirejo ekde tiam nomita "Portillo del Traidor" ("Enirejo de la Perfidulo"). Sanĉo estis sukcedita en siaj regnoj fare de la frato kiun li antaŭe senpovigis, Alfonso. García, persvadita reveni el la ekzilo, estis trompita fare de Alfonso kaj malliberigita por la tuta vivo, postlasante Alfonso'n en senkontesta kontrolo de la reunuigitaj teritorioj de ilia patro, poste akceptante la titolon de ilia patro "Imperiestro de la tuta Hispanio". Sanĉo estis entombigita en Monaĥejo de San Salvador de Oña.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ancestors
  2. Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.