Sanĉo la 2-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sanĉo la 2-a
(1209-1248)
Kromnomita la Piulo aŭ la Kapuĉulo.
Kromnomita la Piulo aŭ la Kapuĉulo.
Naskiĝis 8-a de Septembro 1209
en Koimbro, Flago de Portugalio
Mortis 4-a de Januaro 1248
en Toledo, Flago de Hispanio
Profesio Reĝo de Portugalio.
v  d  r
Information icon.svg

Sanĉo la 2-a (Portugalio) (n. en Koimbro la 8-an de septembro 1209; m. en Toledo, la 4-an de januaro 1248), kromnomita la Pia aŭ la Kapuĉulo, kvara reĝo de Portugalio, estis filo de la reĝo Alfonso la 2-a de Portugalio kaj ties edzino Uraka de Kastilio[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

En tiu tempo kiam li ascendis al la trono, en 1223, Portugalio spertis diplomatian konflikton kun la Katolika Eklezio. Lia patro, Alfonso la 2-a, estis ekskomunikita de la papo Honorio la 3-a, pro siaj provoj redukti la povon de la Eklezio ene de la lando. Iu dek-artikola traktato estis signaturita inter la Papo kaj Sanĉo la 2-a, tamen la reĝo donis malmulte da atento al ĝia plenumo. Lia prioritateco estis la Rekonkero de la sudo de la Iberia duoninsulo el la mano de la maŭroj. Ekde 1236 antaŭen, Sanĉo la 2-a konkeris plurajn urbojn en Algarve kaj Alenteĵo, garantiante la portugalan situacion en la regiono.

Ekskomunikigo[redakti | redakti fonton]

En la 16-a de Aŭgusto 1234, Sanĉo la 2-a estis ekskomunikita de la sama grupo kiu lanĉis la Interdikton en 1231, kuniĝinta en la urbo Ciudad Rodrigo. Tio estis la natura konsekvenco de la Buleo Si quam horribile de la antaŭa jaro. La eterna kaj ĉiopova kanceliero de Sanĉo, nome Majstro Vicente, estis sendita en misio al la papa administrantaro, tiele penante malpliigi la efektojn de la ekskomuniko sur la aŭtoritateco de Sanĉo la 2-a, pliigante iomete lian reĝadon.

Eltronigo de Sanĉo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Sanĉo la 2-a montriĝis kapabla komandanto, sed, rilatante gravajn administrajn problemojn li estris malpli kompetente. Li fiksis sian atenton ĉefe sur la militismaj kampanjoj, kaj la tereno de la internaj disputoj estis grandega. La nobelaro estis malkontenta pri la kondukto de la reĝo kaj komencis konspiri kontraŭ li. Krom tio, la meza klaso de la komercistoj ofte diskutadis kun la klerikaro, sen ia ajna interveno flanke de la reĝo. Kiel rezulte, la ĉefepiskopo de Porto faris formalan plendon al la papo pri tiu situacio de la aferoj. Ĉar la Eklezio estis la supera povo en la 13-a jarcento, la papo Inocento la 4-a sentis sin libera kaj publikigis la buleon Grandi non immerito ordonante ke la portugaloj elektu novan reĝon por anstataŭigi la tiel nomatan herezulon.

En 1246, malkontentaj nobeluloj invitis Alfonson, fraton de Sanĉo la 2-a, kiu tiame vivis en Francio kiel Grafo de Bulonjo, por havigi al si la tronon. Tuje Alfonso abdikis siajn francajn posedaĵojn kaj marŝis al Portugalio.

Ekzilo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Sanĉo la 2-a estis forprenita de la trono en 1247 kaj fuĝis ekzile al Toledo kie li mortis en la 4-a de Januaro 1248.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

Sanĉo edziĝis ĉirkaŭ 1245, kun kastilia damo, Mécia Lopes de Haro[2], vidvino de Álvaro Peres de Kastro, kaj filino de Lope Díaz II de Haro kaj Urraka Alfonso de León, nelegitima filino de Alfonso la 9-a de Leono, tamen ili ne havis legitimajn gefilojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Urraca de Castela, Reĝino de Portugalio (1187-1220) (n. 1187, m. la 3-an de novembro 1220), ankaŭ konata kiel Uĥaka de Portugalio, estis infantino de Kastilio ekde 1211 ĝis sia morto edzina reĝino de Portugalio dank'al la edziniĝo kun Afonso la 2-a de Portugalio. Ŝi estis filino de Alfonso la 8-a, reĝo de Kastilio.
  2. Dona Mécia Lopes de Haro (aŭ Mência Lopez de Haro) (Biskajo, ĉ 1215 † Palencia, 1270), estis nobela damo el Leono, kiu pere de edziĝo kun Sanĉo la 2-a, fariĝis reĝino de Portugalio. Dona Mécia estis kuzino de Sanĉo la 2-a kaj ilia geedziĝo estis nuligita de la papo Inocento la 4-a.