Sanĉo la 5-a (Navaro)
Sancho Ramírez de Navaro estis Reĝo de Aragono (1063-1094), Reĝo de Pamplono (1076-1094), ankaŭ konata kiel Sanĉo Ramírez de Aragono. Li sukcedis al sia patro Ramiro la 1-a de Aragono kaj estis sukcedita de Petro la 1-a de Aragono kaj Pamplono (1068-1104). Lia patrino nomiĝis Ermisenda de Bigorra (1015-1049).
Li estis la majoratulo de Ramiro la 1-a kaj Ermezinda de Bigorre. Lia patro estis la unua reĝo de Aragono kaj eksteredza filo de Sanĉo la 3-a de Pamplono. Li heredis la aragonan kronon de sia patro en 1063-a. Sanĉo Ramírez estis elektita reĝo de Pamplono fare de navaraj nobeloj post kiam Sanĉo la 4-a estis murdita fare de siaj gefratoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Sanĉo Ramírez sukcedis sian patron kiel dua Reĝo de Aragono en 1063-a. Inter 1067 kaj 1068, la Milito de la Tri Sanĉoj implikis lin en konflikto kun siaj kuzoj, kiuj ankaŭ nomiĝis Sanĉo: Sanĉo la 4-a la reĝo de Navaro kaj Sanĉo la 2-a la reĝo de Aragono de Kastilio, respektive.
La kastilia Sanĉo provis repreni Bureban kaj Altan Rioĥon, kiujn lia patro fordonis al la reĝo de Navaro kaj ne sukcesis repreni. La navara Sanĉo petegis la helpon de la aragona Sanĉo por defendi sian regnon. Sanĉo de Kastilio venkis siajn du kuzojn kaj reprenis kaj Bureba kaj Alta Rioĥo, same kiel Alavon.
Sanĉo Ramírez sekvis la praktikon de sia patro, ne uzante la reĝan titolon frue en sia regado eĉ ke sia ŝtato fariĝis plene sendependa. Tio ŝanĝiĝis en 1076-a, kiam Sanĉo la 4-a de Navaro estis murdita de siaj propraj fratoj, tiel ekigante sinsekvokrizon en tiu najbara regno kiu reprezentis la nominalan reganton de Aragono. Komence, la juna filo de la murdita reĝo, García, kiu fuĝis al Kastilio, estis rekonita kiel titulara reĝo fare de Alfonso la 6-a, dum Sanĉo Ramírez rekrutis al sia flanko nobelojn de Navaro kiuj indigniĝis ke ilia regno falis sub la influo de Alfonso.

La krizo estis solvita per dispartigo. Sanĉo Ramírez estis elektita reĝo de Navaro, dum li antaŭe cedis la okcidentajn provincojn de la regno al Alfonso. Ekde ĉi tiu tempo, Sanĉo nomis sin reĝo ne nur de Aragono sed ankaŭ de Navaro.
Sanĉo konkeris Barbastron en 1064-a, Graus en 1083-a, kaj Monzono en 1089-a. Li estis venkita fare de El Cido, kiu trudeniris siajn terojn kaj tiujn de siaj islamaj aliancanoj, ĉe la Batalo de Morella, verŝajne en 14-a de aŭgusto 1084-a. Sanĉo pereis en 1094-a ĉe la Batalo de Huesca.
Sanĉo edziĝis unuanupte en ĉ. 1065-a, al Isabella (mortinta ĉ. 1071), filino de grafo Armengol la 3-a de Urgell. Ili divorciĝis en 1071-a. Lia dua edziĝo, en 1076-a, estis kun en:Felicia of Roucy (mortinta la 3-an de majo 1123-a), filino de Hilduino la 4-a, Grafo de Montdidier. Tria edziĝo - al Filipa de Tuluzo (1073-1118) - foje estas al li atribuita, sed nuntempa evidentaĵo registras lin kiel daŭre edziĝinta al Felicia okaze de lia morto. Li estis la patro de kvar filoj: per Izabella, li havis Petro'n, sian posteulon; per Felicia li havis Ferdinando'n, kiu estis vivanta en 1086-a sed mortis ene de la venonta jardeko, Alfonzo'n, kiu sukcedis Petro'n, kaj Ramiron, kiu sukcedis Alfonzo'n.
Edziĝo kaj familio
[redakti | redakti fonton]Sanĉo Ramírez edziĝis kun Isabella de Urgell, filino de Ermengol la 3-a, Grafo de Urgell ĉirkaŭ la jaro 1062-a. Ili havis unu konatan infanon:
- Petro (ĉ. 1068 – 1104), konata kiel "la katoliko", kiu regis kiel reĝo de Aragono kaj Pamplono ekde 1094 ĝis 1104. Petro edziĝis kun Agnes de Akvitanio (1072-1097).
Sanĉo Ramírez reedziĝis ĉirkaŭ 1071 kun Felicia de Roucy, filino de Hilduino la 4-a, Grafo de Montdidier. Ili havis tri infanojn:
- Ferdinand Sanchez (1071-1094)
- Alfonso Sánchez (ĉ. 1073 – 1134), konata kiel "la Batalisto", Reĝo de Aragono kaj Pamplono ekde 1104-a ĝis 1134-a. Li edziĝis kun Urraca de Leono, Reĝino de Leono, Kastilio kaj Galegio. Ilia geedziĝo estis nuligita en 1112-a.
- Ramiro Sánchez (1086-1157), konata kiel "la monaĥo", reĝo de Aragono inter 1134-a kaj 1157-a, kaj edziĝinta al Agnesa de Akvitanio en ŝia dua edziniĝo post Vicgrafo de Thouars, Aimery la 5-a (1090-1127).[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.