Sanĉo la 7-a (Navaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanĉo la 7-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1153 (1153-11-30)
en Tudelo
Morto 7-an de aprilo 1234 (1234-04-07) (80-jaraĝa)
en Tudelo
Tombo Capilla de San Agustín
Lingvoj eŭskanavaro-aragonahispana
Ŝtataneco Reĝlando Navaro
Familio
Patro Sanĉo la 6-a
Patrino Sanĉa de Kastilio kaj Barcelono
Frat(in)oj Berengela de Navaro • Blanche of Navarre, Countess of Champagne
Edz(in)o Constance of Toulouse
Infano Remiro de Navarra
Okupo
Okupo reganto
vdr
Aglo nigra, sigelo de reĝo Sanĉo la 7-a de Navaro

Sanĉo la 7-a de Navaro[1], kromnomita la Forta (naskiĝis ĉirkaŭ 1170, mortis la 7-an de aprilo 1234 en Tudela) regis super Navaro de 1194 ĝis 1234.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis[2] en la Batalo de Las Navas de Tolosa (1212) kie la armeo de la Almohadoj komandita de Mohamedo An-Nasir estis venkita.

Per buleo de la 16-a de aprilo 1198 (nuligita la 29-an de januaro 1199), li estis ekskomunikita fare de papo Inocento la 3-a[3] pro subteno al Abu Yusuf Yaqub al-Mansur (mortis en 1199), filo de Abu Yaqub Yusuf (mortis en 1184).

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estas la filo de Sanĉo la 6-a, la saĝulo kaj de Sanĉa de Kastilio[4] (mortis en 1177 aŭ 1179?), foje nomita Beatrico de Kastilio.

Lia fratino Berengela edziniĝis kun Rikardo Leonkora la 12-an de majo 1191 en Limasolo sur la insulo Kipro.

Edziĝoj kaj posteularo[redakti | redakti fonton]

Sanĉo la 7-a de Navaro edziĝis ĉirkaŭ 1195 kun Konstanca de Tuluzo, filino de grafo Raimundo la 6-a de kiu li eksedziĝis ĉirkaŭ 1190.

Iuj tekstoj parolas pri mistera Sanĉa, kiu povus estis la dua edzino de Sanĉo kaj filino de la kalifo, kiu mortus fruaĝe.

Fine, apud la tombejo de Sanĉo en Reĝa kolegiato de Roncesvalles, restaĵoj de virino estas konservitaj. Nekrologo de la abatejo registris ŝin "reĝino Klementa, filino de Frederiko, Imperiestro de Germania Magna".

Sen heredanto, Sanĉo la 7-a de Navaro havis kiel posteulon sian nevon Teobaldo la 1-a de Navaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chronique de Guillaume de Puy Laurens (The Pamplona Bibles) François Bucher eld. Yale 1970

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genealogio de Sanĉo la 7-a de Navaro en retejo Medieval Lands
  2. Eugène Goyhénèche, Notre Terre Basque: Notions de géographie, histoire et culture populaire, Société Nouvelle d'Éditions Régionales et de Diffusion, 1979, paĝo 50
  3. Nevill Barbour, The relations of King Sancho VII of Navarre with the Almohads - Revue de l'Occident musulman et de la Méditerranée, année 1967, volume 4, n° 4 paĝo 13
  4. Genealogio de Sanĉa de Kastilio en retejo Medieval Lands