Sanĝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanĝu

emblemo

urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102 892  (2018) [+]
Loĝdenso 82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 25′ N, 128° 10′ O (mapo)36.415277777778128.16055555556Koordinatoj: 36° 25′ N, 128° 10′ O (mapo) [+]
Areo 1254,82 km² ( 125 482 ha) [+]
Sanĝu (Suda Koreio)
Sanĝu (Suda Koreio)
DEC
Sanĝu
Sanĝu
Situo de Sanĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sangju [+]
vdr

Sanĝu (koree 상주시, laŭ ĉinaj literoj 尙州市) estas universitata urbego en Sud-Koreio.

Urbodomo de Sanĝu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lernejo en Sanĝu
Policejo en Sanĝu

Sanĝu situas en meza parto de la lando en rivervalo en proksimeco de Kimĉon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sanĝu ludis gravan rolon jam ekde 505 aŭ iomete pli frue. Pro la graveco fortikaĵo estis konstruita. En la 6-a jarcento jam budhanaj misiistoj atingis la urbon. Dum la malfrua 9-a jarcento kelkaj ribeloj okazis en Sanĝu (ankaŭ en aliaj urboj). En 1895 Sanĝu estis distrikto. Sub la japana okupo la okupregistaro faris diversajn laborojn por modernigi la lokan agrikulturon. La fervojo tra Sanĝu estis kompletigita en 1924 kaj ĉirkaŭ en la sama tempo la agrikultura institucio (estonta universitato) estis establita. En 1986 ĝi ricevis la statuson urbo. En la fruaj 2010-aj jaroj la urbo atingis la internacian klasifikan statuson urbego.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Sanĝu estas tradicie agrikultura. La areo estis fama por silkobredado jam dum la historiaj tempoj. La plej grava agrikultura produkto estas rizo. Aliaj gravaj produktoj inkludas vinberojn, pomojn, pirojn, kaj kukumojn. La urbego hodiaŭ estas grava regiona centro de industrio kaj komerco ankaŭ, danke al la centra loko kaj altkvalita liverado.

Stacidomo en Sanĝu
Poŝto en Sanĝu

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sanĝu havas fervojan kaj aŭtobusan stacidomojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La averaĝa jara temperaturo estas en Sanĝu inter 12-13 °C, ĝi varias averaĝe aŭguste 26 °C, januare −3 °C. En la jaro pluvas/neĝas po 1,050 mm.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • la unua bicikla muzeo de Sud-Koreio situas en Sanĝu
  • budhisma templo en la proksimeco
  • reĝa tombo en la proksimeco
  • ruinoj de fortikaĵo

Ĝemelurboj (eksterlande)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans