Sanŝa
| Sanŝa | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| zhitongzi city (en) departemento-ranga urbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 573199 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 443 (2014) [+] | ||
| Loĝdenso | 111 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 16° 50′ N, 112° 20′ O (mapo)16.834166666667112.3375Koordinatoj: 16° 50′ N, 112° 20′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Sanŝa per simpligita ĉina skribo 三沙, per pinjino Sānshā, laŭ poŝto Samsha estas prefektujnivela urbeto, ankaŭ artefarita marhaveno en provinco Hajnano en Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas sendube la plej suda kaj malplej loĝata prefektujo en Ĉinio kun la plej malgranda tersurfaco, sed la plej granda mara teritorio. La loknomo laŭvorte signifas: "tri sabloj", ja ĝi konsistas el sablaj arkipelagoj (ĉirkaŭ 260 insuloj), atoloj. Fondo de tiu prefektujo estis intencita de la Ĉina Popola Respubliko por substreki ĝiajn pretendojn en disputata teritorio.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2013 la prefektujnivela loĝantaro estis 1443 homoj, tio estas kutima vilaĝa loĝantaro. Laŭ pli freŝaj datenoj en 2020 la registritaj loĝantoj estis 621, al kiuj aldoniĝis ĉirkaŭ 1 800 personoj, krom nekonata nombro da mararmeanoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Sanŝa estas la plej suda urbo en Ĉinio havanta tersurfacon de nur 13 km², sed maran areon de pli ol 2 milionoj da km² kaj nominale konsistas el tri insularoj en la Sudĉina Maro. La 4 administraj dividoj estas:
- administraj unuoj rekte sub la urba registaro
- Labor- kaj Administra Komitato
- Hipoteza municipo
- Hipoteza granda municipo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la revolucio la registaro deklaris la insulojn apartenaĵo de Ĉinio en 1912. La insuloj estis okupitaj de la japanoj en 1939 kaj administre integrigis ilin al Tajvano. Post la kapitulaco de Japanio Kuomintango integrigis la insulojn al Hajnano. En 1950 la revoluciuloj okupis Hajnanon. Sanŝa estis oficiale establita kiel prefektujnivela urbo la 24-an de julio 2012.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En 2016 la registaro de Hajnano komencis permesi al grandaj kompanioj registri sin en Sanŝa, provizante ampleksajn impostavantaĝojn al ili. Tio rezultigis, ke 157 grandaj naciaj kaj multnaciaj kompanioj registris sin. En la sama jaro sensaliga fabriko estis establita por provizi trinkakvon al la loĝantoj. En la maro signifa fiŝkaptado okazas, en la profundo oni konjektas nafton kaj tergason.
Edukado
[redakti | redakti fonton]
En 2016 lernejo kaj publika biblioteko estis malfermitaj sur la ĉefa insulo, precipe por infanoj de la insulanoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Sanŝa estas alirebla nur flugmaŝine kaj ŝipe. Krom la civila flughaveno estas pluraj militaj flughavenoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La jara averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 25-30 °C. Jare averaĝe pluvas 1445 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, dum kulminas septembre kaj oktobre, malkulminas inter januaro-marto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- naturaĵoj, insulo estis deklarita birda rezervejo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans



