San-Franciska Ŝtata Universitato
Aspekto
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Universitato de San-Francisko. |
| San-Franciska Ŝtata Universitato | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| angle San Francisco State University | |||||
| universitato publika eduka institucio en Usono | |||||
| moto | Experientia Docet (Sperto Instruas) | ||||
| Informoj | |||||
| fondodato | 1899 | ||||
| speco | Publika esploruniversitato | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 37° 43′ 25″ N, 122° 28′ 47″ U (mapo)37.723611111111-122.47972222222Koordinatoj: 37° 43′ 25″ N, 122° 28′ 47″ U (mapo) | ||||
| lando | Usono | ||||
| urbo | San-Francisko, Kalifornio, Usono | ||||
| adreso | 1600 Holloway Ave, San Francisco, CA, 94132 | ||||
| poŝtkodo | 94132 | ||||
| Nombroj | |||||
| nombro de studentoj | 27 349 vd (stato: septembro 2020) | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| Listoj | |||||
| membro de | |||||
| |||||
| filiita al | |||||
| vd | |||||
| filioj | |||||
| vd | |||||
| |||||
|
| |||||

iuj membroj de la somera Esperanto-kursaro en 1990
San-Franciska Ŝtata Universitato (angle San Francisco State University; mallongigo SFSU) estas publika universitato en San-Francisko, Kalifornio, kiu estas parto de la altlerneja sistemo Kalifornia Ŝtata Universitato. La universitato laŭ la stato de 2016 ofertas 118 malsamajn bakalaŭrajn gradojn, 94 magistrajn gradojn, 5 doktorajn gradojn kaj 26 instruajn atestojn de kapableco en ses akademiaj kolegioj.
Inter esperantistoj la universitato aparte konatiĝis per la plursemajnaj Esperanto-kursaroj, la "Nord-Amerika Somera Kursaro", kiuj laŭ la iniciato de Cathy Schulze de 1970 ĝis 2001 ĉiusomere okazis en la universitataj kolegioj. Poste la aranĝo pludaŭris en diversaj universitataj urboj de Usono.




