San-Marino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Repubblica di San Marino
Respubliko San-Marino

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Inno Nazionale della Repubblica
Nacia devizo: Libertas (libereco)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo San-Marino
Oficiala(j) lingvo(j) itala lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo
 % de akvo
61,5 km²
? %
Loĝantaro 31 595
Loĝdenso 431/km² loĝ./km²
Horzono Mezeŭropa tempo
Interreta domajno .sm
Landokodo SMR
Telefona kodo +378
Plej alta punkto Titano
Plej malalta punkto Ausa River
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Ŝtatestro Mimma Zavoli
Nacia tago 3-a de septembro – tago de la fondiĝo de respubliko (301), laŭlegende
Sendependiĝo laŭlegende 3-a de septembro 301
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
v  d  r
Information icon.svg

San-Marino (itale San Marino) estas malnova malgranda lando en la apenina duoninsulo en Eŭropo.

Ĝi estas plena enklavo, ĉirkaŭita de norda Italio, kaj tra ĝia malgrandeco ankaŭ mikroŝtato. La lando estas la tria plej malgranda lando en Eŭropo, post la Vatikano kaj Monako, kaj la kvina plej malgranda en la mondo.

La nomo de la lando venas de Marino, ŝton-laboristo kiu laŭ legendo fondigis la respubliko kiel sendependa monaĥo-komunumo. La unuaj historiaj dokumentoj pri San Marino mencias ke monaĥo loĝas sur monto Titano en la jaro 511. La unua konata mencio de San-Marino kun «specifa teritoria referenco» venas de jaro 885. La legendo pri la ŝton-laboristo kaj monaĥo Marino, laŭ kiu la lando estis fondita en 301, estas pli frue konata [nur] de la 12-a jarcento, ĉirkaŭ 800 jaroj poste, kaj eblas ke la rakonto estis, minime parte, falsita por defendi la sendependeco de San Marino kontraŭ la episkopo de Rimini.[1] UNESCO skribas pri San-Marino ke ĝi estas speco de «sendependa republiko ekde la 13-a jarcento», kaj ke ĝi iĝis fondita «kiel urbo-lando en la 13-a jarcento».[2]

San-Marino estas ofte menciita kiel la plej malnova respubliko en la mondo. La bazo de la statutoj de San-Marino, kiuj estas la fondaĵo de la leĝo kaj rego, estis aprobita en la jaro 1600, kaj tiel ĝi povas esti la plej malnova ankoraŭ uzata bazleĝaro en la mondo.

La areo de San-Marino, en la montaro la Apeninoj, estas 61 kvadratkilometroj, kaj en 2017 ĝi havis pli ol 33 500 loĝantoj.[3] De tiuj, plu ol 10 500 loĝas en la plej granda urbo Serravalle, kaj plu ol 4 100 loĝas en la ĉefurbo ankaŭ nomita San-Marino. La urbo-centro de la ĉefurbo kaj la monto en kiu ĝi situas, monto Titano, estas inkluata en la listo de mondaj heredaĵoj de UNESCO ekde 2008.[1]

La lando havas un de la plej alta malneta nacia produktoj po persono en la mondo,[4] en nivelo kun la aliaj plej evoluitaj regionoj en Eŭropo, kaj ĝia ekonomio estas stabila.

San-Marino en ĉirkaŭ 2010 havis pli da vehikloj ol loĝantoj.[5] La averaĝa atendata vivdaŭro je naskiĝo estas un de la plej alta en la mondo – 83,3 jaroj en 2017.[3]

La Akademio Internacia de la Sciencoj situas en San-Marino.

Mapo de San-Marino

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo San-Marino estis fondita la 3-an de septembro 301 de dalmatia ŝton-laboristo Marino, kiu forlasis sian familion por vivi kiel kristana ermito sur monto Titano. La veran fondiĝo (aŭ minime la ebla vivdato de Marino) ŝajne okazis pli malfrue.[6] Ĉar San-Marino neniam havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej malnova respubliko de la mondo.

Post Marino aliaj kristanoj laŭ la legendo rifuĝis sur la monto por trovi protekton de la persekuto de imperiestro Diokleciano. Post la edikto de tolero kaj la laŭleĝigo de kristanismo fare de Konstantino la 1-a Marino estis igita diakono. La roma patricio Donna Felicissima («Feliĉega Virino») donacis al li la monton Titano; strato en la ĉefurbo nun honoras ŝian nomon. Kiam Marino laŭ la legendo mortis en 366, li onidire diris ke li «lasas vin libera de ambaŭ viroj» (latine relinquo vos liberos ab utroque homine) – ŝajne, la imperiestro de Romio, kaj la papo. Sur tiu liberec-temata citaĵo, la komunumo ĉiam fondis sian sendependecon.

La unuaj evidencoj de komunaro sur Titano estas dokumentoj skribita de la monaĥo Eugippio, kiu pli frue en la jaro 511 mencias ke alian monaĥo tiam loĝis tie.

La plej nova skriba leĝo de San-Marino estas el la jaro 1295. Ĝis 1600 ĝi kreskis al ses-voluma verko kun 314 sekcioj. La leĝojn deklaris asembleo de la familiestroj, nomata arengo. En 1243 oni enkondukis[mankas fonto] ŝtatestran duopon, la «regantajn kapitanojn» (capitani reggenti), kiuj oficas dum ses monatoj. Tiu tradicio estas aktiva ĝis nun.

En 1848 Giuseppe Garibaldi, estro de la unuiĝa movado de Italio, devis rifuĝi en San-Marino, ricevis azilon kaj en 1861 eĉ la civitanecon. San-Marino restis ekster la unuiĝa movado kaj, eble pro la bonaj rilatoj al Garibaldi, sukcesis resti aŭtonoma, kiam la resto de Italio unuiĝis. Kontrakto inter la du landoj de 1862 certigas al San-Marino la juran sendependecon, kvankam ĝia enklava situo fakte tre dependigas ĝin de Italio.

En 1906 la parlamenta sistemo estis ŝanĝita de dumviva aneco al ĝeneralaj elektoj. En 1923 la faŝisma partio sukcesis gajni absolutan plimulton, tamen gardis distancon al la faŝisma registaro de Italio kaj dum la Dua mondmilito konservis neŭtralecon. Post refortiĝo de nefaŝismaj fortoj en 1941 kaj la eksigo de Benito Mussolini kiel itala ŝtatestro en 1943 San-Marino akceptis ĉ. 100 000 rifuĝintojn, la kvaroblon de la loĝantaro. Estis tre malfacile nutri tiom da homoj en malgranda, monteca lando.

Kvankam la lando estis neŭtrala kaj markita per grandaj blankaj krucoj, la Brita Reĝa Aer-Armeo je la 26-a de junio 1944 bombadis San-Marinon, mortigante 60 homojn. La kialo ĝis nun ne estas klara. Britio poste pardonpetis, sed eraro ŝajnas preskaŭ neebla, ĉar la situo de San-Marino estas karakterize unika.

En 1960 kaj 1973 San-Marino enkondukis la aktivan respektive pasivan elektorajton por virinoj.

En 1992 la lando aniĝis en Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio, sed ja partoprenas en la Eŭropa Valuta Unio kaj stampigas (en Italio) proprajn eŭro-monerojn, kiuj tamen ne cirkulas, sed estas vendataj al kolektantoj. Simile grava enspezofonto estas poŝtmarkoj por kolektantoj.

Elmigrintoj kaj iliaj idoj konservas ne nur la ŝtatanecon, sed ankaŭ la elektorajton. Tial san-marinaj partioj dum la balotoj invitas eksterlandajn sanmarinanojn, esperante ke ili voĉdonos por la invitintoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La municipoj de San-Marino

San-Marino estas dividita al naŭ komunumoj, nomataj "kasteloj" (castelli). Jen listo kun la loĝantaro (de 2012):

kastelo poŝtkodo loĝantoj
Urbo San Marino 47890 4.214
Acquaviva 47892 2.096
Borgo Maggiore 47893 6.609
Chiesanuova 47894 1.087
Domagnano 47895 3.256
Faetano 47896 1.180
Fiorentino 47897 2.548
Montegiardino 47898 910
Serravalle 47899 / 47891 10.571
sumo: 32.471

La plej granda urbo, Dogana en kastelo Serravalle, havas propran poŝtkodon 47891. Ĉiuj aliaj limas al Italio; la kastelo de la ĉefurbo tamen nur ete.

Leĝaro[redakti | redakti fonton]

La statutoj de San-Marino de 1600

San-Marino ne havas veran konstitucion,[7] sed la leĝaro – Statuta Decreta ac Ordinamenta Illustris Reipublicae ac Perpetuae Libertatis Terrae Sancti Marini, latine – kiu estas la bazo de ĉiuj leĝoj en la lando, estis aprobita jam en 8-a de oktobro 1600. Tiel, la San-Marina leĝbazo povas esti la plej malnova en la mondo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.sanmarinosite.com/en/history/origins-of-san-marino/ (januario 2018)
  2. http://whc.unesco.org/en/list/1245/ (januario 2018)
  3. 3,0 3,1 https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/sm.html (januario 2018)
  4. https://www.lonelyplanet.com/italy/emilia-romagna-and-san-marino/san-marino (januario 2018)
  5. https://web.archive.org/web/20140209114811/http://data.worldbank.org/indicator/IS.VEH.NVEH.P3
  6. http://www.sanmarinosite.com/en/history/origins-of-san-marino/ (januaro 2018)
  7. https://books.google.se/books?id=CgVDprXjkIYC&pg=PA211&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false (angle, januaro 2018)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]