San-Marino en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  San-Marino en la Olimpikoj ekde la jaro 1960 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1964, kaj aldone ankaŭ ekde 1976 partoprenis en ĉiuj vintraj olimpikoj krom en tiuj de 1980 kaj de 1998.

San-Marino gajnis tri medalojn ĉe la Olimpikoj, du en pafado kaj unu en luktado, ĉiuj tri ĝis nun venantaj en la Somera Olimpiko 2020 de Tokio. Ĝia plej sukcesa atleto estas Alessandra Perilli, kiu, finis 4-a en la finalo de virina argilcela pafado en Londono 2012, daŭriĝis por gajni du medalojn en Tokio 2020, unue bronzan en la virina argilcela pafado kaj du tagojn poste, arĝentan kun Gian Marco Berti en la miksita konkurso de argilcela pafado.[1][2][3][4] Krome en Tokio 2020 ankaŭ la luktisto Myles Amine gajnis bronzan medalon.

la teamo de unu sportisto kaj iuj helpantoj en la Vintra Olimpiko 2010

Kun populacio de 33 600, San-Marino estas, aktuale laŭ la stato post Tokio 2020, la plej malgranda lando laŭ populacio kiu iam estis gajninta olimpikan medalon, mallarĝe superante la antaŭajn plej malgrandajn teamojn de Bermudo (Someraj Olimpikoj) kaj Liĥtenŝtejno (Vintraj Olimpikoj). En la estonteco, San-Marino povas nur perdi sian statuson kiel la plej malgranda lando en la mondo kun olimpika medalo al kvar nacioj: Vatikano (800 loĝantoj laŭ stato de 2021), hejmo de diversaj futbalteamoj kaj eĉ kriketa teamo, same kiel la insulaj ŝtatoj de Nauro (11 000 loĝantoj laŭ stato de 2021), Tuvalo (12 000) kaj Palaŭo (18 000 loĝantoj).

Laŭ la stato de 2021 do sume temas pri tri medaloj: arĝenta kaj du bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 127-an rangon.

Kunordigas la teamon la San-Marina Olimpika Komitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]