San Andrés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Andres)
Tiu ĉi artikolo temas pri la antaŭkolumba majaa urbo San Andrés en Salvadoro. La nomo (la hispana formo de la kristana sanktulo Andreo) krome ankaŭ estas la titolo de multaj pliaj geografiaj lokoj, interalie de la ĉefurbo de la komunumo Riva Palacio en Meksiko.
San Andrés
arkeologia loko [+]

LandoSalvadoro
Koordinatoj13° 48′ 2″ N, 89° 23′ 21″ U (mapo)13.800616666667-89.389144444444Koordinatoj: 13° 48′ 2″ N, 89° 23′ 21″ U (mapo)

San Andrés (Salvadoro)
San Andrés (Salvadoro)
DEC

Map
San Andrés
Vikimedia Komunejo:  San Andrés, El Salvador [+]
vdr

San Andrés estas antaŭkolumba majaa urbo en La Libertad (Salvadoro), Mezameriko.

La komence malgranda majaa vilaĝo troviĝas en la Zapotitán-valo. La unuaj loĝantoj alvenis ĉirkaŭ -900. Post erupcio de la proksima vulkano Ilopango en la jaro -250 la vilaĝo estis detruita kaj forlasita. Nur ĉirkaŭ la jaro 400 majaoj denove ekloĝis en San Andrés, kiu rapide evoluis al grava urbo en la regiono kaj iĝis la ĉefurbo en 600.

San Andrés komercis kun aliaj gravaj majaurboj, kiel ekzemple Copán, TikalCaracol.

Post 1200 la urbo estis definitive forlasita.

Oni taksas, ke ĝis 12 000 homoj loĝis tie. Hodiaŭ eblas viziti renovigitan piramidon kun du terasoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]