San Antonio (Ĉilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:46, 25 nov. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

San Antonio, signife "Sankta Antonio", estas grava havenurbo de Ĉilio (la plej granda laŭ kavanto de ŝarĝo, kaj la plej aktiva haveno en la okcidenta marbordo de Sudameriko) kaj municipo en la Provinco San Antonio, Regiono Valparaíso. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco kaj estas kerno de fiŝkaptista areo kiu etendas en la ĉilia marbordo el Rocas de Santo Domingo al Kartageno.

Geografio

La urbo kuŝas sur montetoj kaj marbordaj dunoj, tuj norde de la elfluejo de la Rivero Maipo kaj estas dividata en du sekcioj de estuaroj, nome Arévalo norde kaj El Sauce ĉe Llolleo [jojEo].

La urbo situantas ĉe 33°35′S kaj 71°37′W. Ĝi limas norde kun la municipo Cartagena; oriente kun la municipo Melipilla kaj la rivero Maipo; sude kun tiu menciita rivero kaj la municipoj Santo Domingo kaj San Pedro; kaj okcidente kun la Pacifika Oceano (ĉi tie nome "el mar Chileno", "la ĉilia maro").

Ĝi enhavas areon de 502.5 km².