Saltu al enhavo

San Bartolomé de Pinares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Bartolomé de Pinares
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05267
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 501  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 4° 33′ U (mapo)40.5425-4.5425Koordinatoj: 40° 33′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 1 041 m [+]
Areo 74,49 km² (7 449 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Bartolomé de Pinares (Provinco Avilo)
San Bartolomé de Pinares (Provinco Avilo)
DEC
Situo de San Bartolomé de Pinares
San Bartolomé de Pinares (Hispanio)
San Bartolomé de Pinares (Hispanio)
DEC
Situo de San Bartolomé de Pinares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Bartolomé de Pinares [+]
vdr

San Bartolomé de Pinares [sanbartoloME depiNAres] estas municipo en la oriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko Pinares (pinaroj) ĉe valo de rivero Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo San Bartolomé de Pinares estas komprenebla etimologie kiel Sankta Bartolomeo de Pinaroj.

San Bartolomé de Pinares en la provinco Avilo.
Skulptaĵo pri legenda militheroo Eloy Gonzalo, kiu ŝajne vivis june en San Bartolomé de Pinares.
Surfajra ĉevalrajdado.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 74,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 521 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 25 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Herradón de Pinares, Las Navas del Marqués, Navalperal de Pinares, Santa Cruz de Pinares, Valdemaqueda, El Barraco, Cebreros kaj El Hoyo de Pinares. La municipa teritorio estas montara inter la Valo de rivero Alberĉe kaj la Sierra de Gredos. Proksime estas la Akvorezervejo de Burguillo.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estis tradicia festo konsistanta en ĉevalrajdado super fajro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]