Karlo Boromeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Carlo Borromeo)
Sankta
Karlo Boromeo
kardinalo, ĉefepiskopo, sanktulo
Karlo Borromeo, pentrita de Giovanni Ambrogio Figino (1548–1608)
Karlo Borromeo, pentrita de Giovanni Ambrogio Figino (1548–1608)
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Carlo Borromeo
Naskonomo itale: Carlo Borromeo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1538 (1538-10-02)
en Arona,  Duklando de Milano
Morto 3-an de novembro 1584 (1584-11-03) (46-jaraĝa)
en Milano,  Duklando de Milano
Tombo Katedralo de Milano vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italalatina vd
Alma mater Universitato de Pavio vd
Familio
Dinastio Borromeo vd
Patro Giberto II Borromeo vd
Patrino Margherita Medici vd
Parencoj Carlo GesualdoPio la 4-aFederiko Borromeo • Giulio Cesare Borromeo • Gian Giacomo Medici vd
Profesio
Okupo diplomato • katolika sacerdoto • inkvizitoro • romkatolika diakono • pastropredikistoĉefepiskopo vd
Laborkampo administration and management of the church • preaching • kristana misiado • homiletics vd
Aktiva en MilanoRomoMilanoRomo vd
ĉefepiskopo de Milano
Dum 1560–1584
Antaŭulo Filippo Archinti
Sekvanto Gaspare Visconti
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio
Kanonizo 1610 de Paŭlo la 6-a
Festotago 4-a de novembro
Patroneco Universitato Salcburgo; kontraŭ pestepidemioj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo Borromeo (malsupre maldekstre) sur pentraĵo de Carlo Ceresa, 1581

Karlo BOROMEO (naskiĝis la 2-an de oktobro 1538 ĉe Arona; mortis la 3-an de novembro 1584 en Milano) estis kardinalo, ĉefepiskopo de Milano kaj elstara reprezentando de la kontraŭreformacio. Li devenis el la itala nobela gento Borromeo kaj estas sanktulo en la katolika eklezio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Karlo Boromeo naskiĝis kiel filo de Giberto Boromeo, grafo de Arona, kaj de Margherita de Medici en la fortikaĵo de Arona ĉe Majora Lago.

Je la antaŭenpuŝado de la koncilio de Trento li ludis gravan rolon. Kiel nevo de Pio la 4-a li estis kardinalnepoto, rezignis tamen libervole sian privilegiitan pozicion je la roma kurio, por transpreni en 1565 la ĉefepiskopujon de Milano konsideratan kiel dekadenca, kiun li evoluigis al modela episkopujo. Jam antaŭe li estis fondinta en 1561 je la universitata urbo Pavia apartena al la ĉefepiskopujo Milano la studentinternejon Collegio Borromeo, por helpo precipe pli malriĉajn studentojn, kiuj ne disponis pri sufiĉaj monrimedoj por studrestado en Pavia.

Kadre de la kontraŭreformacio Karlo Boromeo engaĝiĝis kaj por morala renovigo de la romkatolika eklezio kaj ankaŭ por la batalo kontraŭ la protestantismo. Liaj reformaktivecoj trafis sur reziston je kelkaj monaĥaj ordenoj, aparte je la Humiliatoj. Kvar anoj de ĉi tiu ordeno faris en 1569 kontraŭ la episkopon murdatencon, kiu tamen fiaskis.

Kiel papa inspektisto por Svisujo Karl Boromeo aktivis ĝis en la plej alte troviĝaj lokoj de Engadino kaj fondis en 1579 la pastroedukejon Collegium Helveticum. Dum kiam li en la duklando Milano baziĝis sur la profana potenco, en Grizono li trafis sur la reziston de la aŭtoritatoj, kiuj permesis neniujn procesojn pro herezo. Kiam en 1583 la ĉefkonsilantaro de la plejparte katolika Mesoĉina Valo petis helpon de Boromeo kontraŭ la protestantoj – ofte rifuĝintaj el Italujo –, ĝi preteriris ĉi tiun ĝenaĵon per tio, ke ĝi kulpigis la suspektatojn pro sorĉarto. Tion la profanaj aŭtoritatoj de Grizono ne kontraŭis. La profana potenco mortbruligis dek unu el la 108 akuzitoj, la restaj timigite reaniĝis en la katolika eklezio. En la najbara Kalanka Valo la procedo estis simila.[1]

Dum la jaroj de la pesto 1576–1578 li engaĝiĝis por ampleksa prizorgado, kio estis malavantaĝa por lia sano. Karlo Boromeo mortis en la aĝo de 46 jaroj.

Memoro[redakti | redakti fonton]

En 1716-1737 laŭ ordono de la imperiestro Karolo la 6-a ĉe Karlsplatz en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio) estis konstruita Karlskirche dediĉita al la imperiestra patrono Karlo Boromeo. Tiel la imperiestro plenumis sian promeson, donitan en 1713, kiam la lasta epidemio de la bubona pesto trafis Bohemion, mortiginte 100 mil homojn[2]. Diversaj seminarioj nomiĝis por li Borromaeum.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. Camenisch, p. 135
  2. Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]