San Carlos (Cojedes)
| San Carlos | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo urbego | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 120 000 (2001) [+] | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 9° 39′ N, 68° 35′ U (mapo)9.65-68.583333333333Koordinatoj: 9° 39′ N, 68° 35′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 152 m [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
San Carlos, [karlos] origine nomata San Carlos de Austria estas urbego en Venezuelo, ĉefurbo de la subŝtato Cojedes kaj de la samnoma municipo Ezequiel Zamora.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2023 la loĝantaro estis 140 000 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas ĉe la norda rando de la sudokcidenta ebenaĵo de Venezuelo ĉe la piedo de la Andoj laŭ la samnoma rivero. La marnivela alteco estas 152 m.
Historio
[redakti | redakti fonton]Monaĥo fondis la urbon la 27-an de aprilo 1678.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Krom la serva kaj komerca ekonomioj la urbego havas signifan agroindustrion, kiuj prilaboras rizon, sorgon, tabakon kaj maizon. Menciindas la brutbredado. La urbo akiris impeton pro la loka disvolviĝo de irigaciita agrikulturo.
Edukado
[redakti | redakti fonton]San Carlos estas signifa universitata urbo, kie funkcias pluraj universitatoj.

Religio
[redakti | redakti fonton]Plejparto de la loĝantaro estas katolika. La urbego estas ankaŭ diocezo kaj gastigas katedralon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Vojaj ligoj estas al Guanare (urbo) en la sudokcidento, Valencio (Venezuelo) en la nordo, kaj Barquisimeto en la nordokcidento.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La Blanquera, historia baroka domo en la 18-a jarcento
- Katedralo de Sankta Karlo
- Preĝejo Sankta Domingo
- Preĝejo Sankta Johano Bautista
- Placo Bolívar
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




