San Carlos (Kalifornio)

| San Carlos | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo de Kalifornio | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 94070–94071 • 94070 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 28 406 (2010) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 989 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 37° 30′ N, 122° 16′ U (mapo)37.499166666667-122.26333333333Koordinatoj: 37° 30′ N, 122° 16′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 30 m [+] | ||||
| Areo | 14,281423 km² ( 142 8.1 423 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
San Carlos (esperantigita Sankta Karolo) estas urbo en la kantono San Mateo, Kalifornio, Usono.
Laŭ la stato de 2010 en la urbo San Carlos (Kalifornio) vivis 28 406 loĝantoj sur areo de 14,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 989 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Redwood City.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]San Carlos, "la urbo de la bona vivo", celas etoson de "malgranda urbo". Ĝia ĉefa urbocentro konsistas ĉefe el malgrandaj butikoj kaj restoracioj. San Carlos estis la unua urbo en Kalifornio kiu malfermis ĉartlernejon (la San Carlos Charter Learning Center), kaj ĝiaj lernejoj konstante bone rangas en tutŝtataj listoj.
San Carlos estas hejmo de la Flughaveno San Carlos kaj la Aera Muzeo Hiller, muzeo specialiĝanta pri helikopteroj kaj aviada historio. Ĝi gastigas kopion de la unua aviadilo kiu flugis, la aviadilo kun la plej longa registrita enverguro, kaj la Boeing 747. Ĝi ankaŭ gastigas la administrajn sidejojn de SamTrans kaj Caltrain.




